Georges Lagrange

LAGRANGE, Georges. Verkista pseŭdonimo Serĝo Elgo. 1928-2004. Franco; lignaĵisto, teknika desegnisto, agordisto de pianoj, fakinstruisto. Naskiĝis en Gagny apud Parizo. Esperantistiĝis en 1947. Partoprenis en "La tri koboldoj", kabareto de Schwartz. Esperanta tradukisto, verkisto kaj dramisto. Kunlaboris en "La nica literatura revuo", "Sennaciulo", "Literatura Foiro" k.a. revuoj. Dum dek jaroj redaktoro de "SAT-amikaro". Aktivulo de La Kvinpetalo en Bouresse, Francio.
Tradukis interalie Andromaka kaj Fedra de Racine, verkojn de Hugo, Camus, Ionesco, Cocteau, kanzonojn de Brassens. Verkis kaj kunprezentis Esperantajn teatraĵojn: La skolto, La forfuĝo kaj aliaj. Kunlaboris en PIV 2002, Proverbaro Franca-Esperanta 1991. Iama aktivulo de TESPA, Teatro Esperanta de Parizo. Akademiano.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Legu pli detale pri Georges Lagrange en Vikipedio.

Verkoj:
Ŝia lasta poŝtkarto (krimromano ; 1988)
La nokto de la ezoko (1992)
La floroj de l' krepusko (krimromano ; 1995)
La paneo kaj aliaj noveloj (1998)
Surklifa (krimromano ; 2000)
La aliulo (krimromano ; 2011)


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj