Esperanto ist das  estas la plej ŝatata ilo de multaj verkistoj kaj poetoj. Geoffrey Sutton, kiu verkis la anglalingvan Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (Konciza Enciklopedio de la Originala Literaturo de Esperanto), konstatis

“Jam ekde iom da tempo, eblas diri ke Esperanto lernindas eĉ se nur por ekkoni ĝian originalan literaturon.”

 

Überblick über die Literatur

Um einen Überblick zu kriegen, empfehlen wir die Enzyklopedie von Sutton (für englischsprachige) oder die weniger lange Skizon de la Esperanta Literaturo von Eduard V. Tvarozek. Es gibt auch einen sehr kurzen Artikel in der Wikipedia.

Poezio

Esperanto aparte taŭgas por verki riĉan poezion. Malkovru ekzemple William Auld, kiu estis trifoje nominata por la Nobel-premio. Aliaj tre imponaj aŭtoroj estas Kálmán Kalocsay, Julio BaghyEŭgeno Miĥalski.

Por lernantoj

Provu la rakonton La teorio Nakamura, kiu samtempe estas lingvokurso. Ankaŭ Gerda malaperis taŭgas kaj kiel novelo kaj kiel kurso. Poste legu ekzemple Fajron sentas mi interne.

Interesaj spertoj

Tibor Sekelj estas vojaĝisto kiu verkas pri siaj interesegaj spertoj. Vasilij Eroŝenko estis blinda ruso kiu kreis lernejojn por blinduloj en Japanio kaj Ĉinio – ankaŭ fascina rakonto. Edmond Privat verkis multajn bonajn librojn, inkluzive libron pri sia amiko kaj kunvojaĝanto Mahatmo Gandhio.

Tutmondaj impresoj

Se vi deziras ekhavi impreson pri la literaturoj de aliaj mondopartoj, provu la Ĉinan antologion, Skota antologion, Slovakan antologion kaj simile. Se verko estis tradukita al Esperanto, la traduko kutime tre bonas, ĉar la tradukon faris homoj kiuj vere pasias pri la verko.

Aĉetu librojn en Esperanto en la retbutiko de UEA aŭ dum Esperanto-aranĝo.