Vi volas helpi nin… sed vi ankoraŭ ne bone scipovas Esperanton!

‘Amikoj de Esperanto’ estas projekto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por helpi al homoj montri sian interesiĝon, eĉ se ili ankoraŭ ne scipovas la lingvon. Per tiu ĉi programo vi senpage ricevos limigitan aliron al niaj ofertoj – kun specialaj informoj pri Esperanto.*

Per ‘Amikoj de Esperanto’ vi povos montri vian subtenon al Esperanto kaj regule ricevos mallongajn informojn pri Esperanto en via preferata lingvo.

* Se vi aĝas 35 jarojn aŭ malpli, vi ricevos senpagan membriĝon al TEJO (la junulara sekcio) kaj estos konsiderata ‘Juna Amiko de Esperanto’.