Mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo!

(El la Bulonja deklaracio en 1905)
Esperanto estas propraĵo de ĉiuj homoj, kiuj parolas ĝin.
Estas multaj eblecoj partopreni. Esperanto ne nur signifas lerni novan lingvon; temas, se vi ŝatas, ankaŭ pri kuna agado. Jen kelkaj ideoj por kunagi:

Traduki

Tiu ĉi retejo estu disponebla en kiel eble plej multe da lingvoj. Se vi ŝatas traduki parton de la retejo en lingvon, kiun vi regas, bonvolu kontakti nin pri tio.

Proponoj pri bildoj

Vi havas ideon pri bildo aŭ emblemo? Ĉu vi estas talenta pri grafika kreado? Sentu vin libera proponi bildojn kiuj rilatas al Esperanto. Ni montros la plej belajn en nia bildejo.

Ĉu vi volas aktivi alimaniere?

Subskribu kaj disvastigu nian pledon ĉe Avaaz por ke instruistoj prezentu unu lecionon pri Esperanto kaj ĝia lingvo-komunumo al siaj lernantoj. Subskribu.

Se vi volas proponi aŭ partopreni projektojn:
Rigardu nian paĝon: http://uea.org

Ek-komuniku kun aktivaj Esperanto-parolantoj ĉe sociaj retejoj
https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/