Mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo!

(El la Bulonja deklaracio en 1905)

Esperanto ne apartenas al specifa ento kiuj posedus plenajn rajtojn sur la lingvo sed evoluas laŭ projektoj kaj kunlaboro de asocioj kaj homoj kiuj volas partopreni la esperantan projekton.

Pro tio, estas multaj eblecoj partopreni. Esperanto ne nur estas pri lerni iun novan lingvon, ĝi ankaŭ temas pri kune agi. Ĉi tie estas kelkaj ideoj por helpi:

Traduki

Tiu ĉi retejo celas esti disponebla en kiel eble plej multe da lingvoj. Se vi pretas traduki parton de la retejo en lingvon, kiun vi regas, bonvolu sendi al ni mesaĝon, skribante ke vi pretas traduki.

Proponoj pri bildoj

Vi havas ideon pri bildo, logoo? Vi estas talenta pri grafika kreado? Sentu vin libera proponi bildojn kiuj rilatas al Esperanto. Ni montros la plej belajn en nia bildejo.

Vi volas aktivi alimaniere?

Se vi volas proponi aŭ partopreni projektojn, vi povas: