Esperanto

La internacia lingvo

Esperanto estas uzata por internacie komuniki.

Esperanto estas uzata por internacie komuniki. Ĝi estas klara lingvo kun klaraj reguloj. Homoj parolantaj tre malsimilajn denaskajn lingvojn povas bone interkompreniĝi kaj paroli eĉ pri komplikaj temoj.

Esperanto-parolantoj uzas sian propran lingvon kun samlandanoj kaj Esperanton por la internacia komunikado..

Facila kaj riĉa

Esperanton oni uzas aldone al sia gepatra kaj eble aliaj lingvoj. Ĝi estas ponto inter la malsamaj lingvaj komunumoj.
Rapide lernebla kaj riĉa esprimpovo

Esperanto estas pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj; ĝi baziĝas sur regulaj kaj simplaj principoj:

  • Prononcado: Esperanto havas regulan prononcadon. . Ĉiu litero havas nur unu sonon kaj ĉiu sono estas literumita nur unumaniere.
  • Gramatiko: Esperanto havas malmultajn regulojn; tiuj reguloj validas ĉiam. Ankaŭ ekzemple la verboj estas regulaj. [Ekz.:] Mi lernas – ich lerne; li lernas – er lernt. Vi estas – du bist; ili estas – sie sind.
  • Vortoprovizo: En Esperanto oni povas formi novajn vortojn el jam lernitaj radikoj. Ekzemple: manĝi – to eat; manĝas – eats; manĝis – ate; manĝos – will eat; manĝo – a meal; manĝaĵo – food; manĝado – eating; manĝejo – dining hall/room; manĝujo – container for food; manĝiloj – silverware; manĝebla – edible; manĝinda – worth eating; manĝeti – to snack; manĝegi – to feast; manĝaĉi – to eat badly; manĝema – interested in eating; manĝanto – eater, diner.El 500 plej oftaj vortoj eblas formi pli ol 2000 uzeblajn vortojn; tio estas bona bazo por la unua komunikado. La regula vortkunmetado tre kontribuas al la rapida lernado de Esperanto. Multaj homoj komencas praktike ekuzi Esperanton jam post 20 ĝis 50 horoj de lernado, proksimume du ĝis tri semajnfinoj de lernado. Ofte kelkaj homoj komencas instrui Esperanton jam post duonjaro aŭ jaro. Pro tiu rapida lernebleco la Esperanto-komunumo kelkfoje rapide kreskas kaj estas tre entuziasma.

Pro ĝia facileco, ni povas rapide lerni Esperanton, uzi ĝin kaj eĉ instrui ĝin. Tial ĝi havas grandan, entuziasman komunumon.

Praktika

Kun Esperanto estas tre facile internacie komuniki, vojaĝi al multaj landoj kaj renkonti lokulojn.

  • Ni havas plur-kulturajn eventojn: estas mirindege renkonti homojn el la tuta mondo kaj kapabli flue paroli kun ili: ni povas debati, ni povas viziti novajn landojn, ni povas ludi kaj danci kune. Ni debatas, ni vizitas novajn landojn, ni ludas kaj dancas kune. Kiel diras [NOMO] el [LANDO]: “…”La plej granda evento estas la Universala Kongreso kiu permesas, ĉiu-jare, dum tuta semajno al miloj da partoprenantoj renkontiĝi. Ekzistas multe da aliaj eventoj en pluraj dekoj da landoj. Dum la Internacia Junulara Kongreso, kunvenas junuloj el dekoj da landoj.
  • La interreto estas ideala por ni: ni estas tutmonda entuziasma komunumo, kiu ŝatas komuniki.

Neŭtrala

Esperanto estas internacia lingvo. Ĝi apartenas al tiuj, kiuj parolas ĝin – internacia grupo el pli ol cent landoj. Ĝi estas komuna kaj neŭtrala lingvo – ambaŭ flankoj faras paŝon direkte al la alia.

En la Esperanto-komunumo ofte regas  impona amika etoso kaj kuneca sento inter la parolantoj.
Esperanto estas ponta lingvo, komunikilo.

Esperanto-parolantoj uzas sian propran lingvon kun siaj samlandanoj kaj uzas Esperanton en internacia rondo. Kaj eble pliajn lingvojn.
La parolantoj de Esperanto grupiĝas en multaj asocioj kaj hodiaŭ ekzistas pli kaj pli da interretaj grupoj kaj komunumoj. La plej granda asocio por parolantoj de Esperanto estas la Universala Esperanto-Asocio (UEA; traduki ofte kiel: Monda E-Asocio), tegmenta organizaĵo de landaj asocioj.
UEA organizas la Universalan Kongreson, eldonas Esperanto-jarlibron kaj ofertas librojn kaj gazetojn; krome UEA informas pri Esperanto kaj reprezentas la Esperanto-komunumon ekz. ĉe internaciaj organizaĵoj kiel UNESKO. Vidu Pragan Manifeston.

La historio de Esperanto

Esperanto estis kreita de Ludwik Zamenhof, kiu kreskis en la urbo Bialystok, hodiaŭ en nordorienta Pollando. En tiu urbo vivis pluraj lingvaj komunumoj – ĉefe judoj, rusoj, litovoj kaj poloj. Ili ofte ne povis interkomuniki kaj ofte ekestis konfliktoj. Zamenhof celis subteni la internacian kaj interpopolan komunikadon per facile lernebla kaj neŭtrala lingvo. Jam kiel junulo li kreis unuan version de Esperanto, kiu pretis en 1878; ĉe festo por lia 19-a naskiĝtago li kun amikoj inaŭguris tiun unuan “Lingwe Uniwersala” kaj oni eĉ kantis en la nova lingvo. Post prilaborado kaj multaj provtradukoj li fine en 1887 povis publikigi la unuan lernolibron de Esperanto, en kvin lingvoj (rusa, pola, franca, germana kaj iom poste angla). Jam post du jaroj ekestis unua Esperanto-grupo, en Nürnberg, kaj eldoniĝis unua Esperanto-gazeto. La lingvo disvastiĝis en multaj landoj, evoluis per la uzado de ĝiaj parolantoj kaj en 1905 kunvenis la unua granda internacia Esperanto-kongreso kun pli ol sepcent partoprenantoj el pluraj dekoj da landoj.

La lingvo plu akiris novajn parolantojn, kun interrompo pro la du mondmilitoj, la persekutado en Sovetunio sub Stalino kaj la subpremado en deko da landoj, ekde 1933 ĝis parte la okdekaj jaroj. La Esperanto-komunumo sukcesis reviviĝi post tiu malfacila periodo kaj plu disvastiĝi tutmonde.

Pro la facileco de internacia vojaĝado kaj la interreto, Esperanto hodiaŭ havas pli kaj pli grandan sukceson. Ĝis hodiaŭ pluraj milionoj da homoj tutmonde lernis almenaŭ la bazon de Esperanto. Lingvokursoj de Esperanto estas hodiaŭ ofertataj en preskaŭ ĉiu granda lingvopaĝaro. Ĉe la du Esperanto-kursoj de Duolingo.com ĉiumonate registriĝas pli ol 70.000 homoj

Iĝu Amiko de Esperanto