En la baza lernejo ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, minimume en unu leciono.  Tiu leciono povus okazis, ekzemple ene de la instruado de fremdaj lingvoj, aŭ de aliaj instrufakoj (historio, sociaj kaj politikaj sciencoj).  
Krome ankaŭ anstataŭigaj instruhoroj (kiam la kutima instruisto ne ĉeestas) taŭgas bone por enkonduki la Internacian Lingvon. Plue imageblas daŭrigo kadre de projektsemajnoj kaj en libervolaj labor-grupoj.

La baza ideo venas de Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanio por alporti sian libreton pri Esperanto.
Ni invitas vin viziti la retejon de ILEI http://www.ilei.info/agado/projektoj.php  kie vi trovos plurajn dokumentojn por helpi tiun agadon.

Alternative al la broŝuro vi povas uzi la enhavon de la subaj paĝoj, kiuj jam estas tradukitaj al pluraj lingvoj.  (Elektu vian lingvon per la simbolo supre dekstre)

Ĝeneralaj informoj pri Esperanto  

Kiel kaj kie lerni Esperanton

Por trovi lokan grupon de Esperanto

Por aliĝi al Amikoj de Esperanto kaj ricevi pliajn informojn

Ĝenerale rekomendu al la lernantoj la retejon https://esperanto.net  (en la koncerna lingvo)

Se vi havas sugestojn aŭ dubojn, bonvolu kontakti nin.