Esperanto estas rapide lernebla kaj adaptita al la fleksebla esprimado de ideoj, el multaj kulturoj. Homoj kutime sukcesas lerni Esperanton plurfoje pli rapide ol aliajn lingvojn.
Pli ol cent mil homoj regule uzas Esperanton – ĉu en internaciaj eventoj, ĉu en loka klubo aŭ hejme kun la familio. Pluraj milionoj da homoj lernis Esperanton.
Proksimume mil homoj estas Esperanto-denaskuloj.Ĉi tie vi trovas plurajn eblecojn por lerni Esperanton. Ne ekzistas unusola ideala kurso por ĉiuj homoj – elprovu plurajn kaj eble partoprenu en diversaj kursoj, samtempe aŭ sinsekve. La komunumo havas multajn interesajn flankojn, kiujn vi pli bone ekkonos, se vi iom komprenos la lingvon.