Raporto Fotoj Informletero
IET 2008
Internaciaj
Esperanto-tagnoktoj
01-10 de julio 2008
Tarĥankut, Krimeo/Suda Ukrainio

Raporto pri IET-1

Mikaelo Povorin
Mikaelo Povorin

IET finiĝis, post ĝxi en Jalta gastis multaj partoprenintoj, kiuj postulis atenton. Poste necesis urĝe prepari pri IET artikolon en la rusa por jalta ĵurnalo, en esperanto por "Esperanto", ‘Helianto", "Rego". Ankaŭ la adresaro atendas preparon. Kion fari? Do mi decidis verki detalan raporton pri IET-1 kaj sendi ĝin al ĉiuj redakcioj. La redaktoroj mem decidu, kio pli taŭgas por la gazeto. Sed la plena raporto estu por la paĝaro de IET. Sed la adresaro atendu iom.

Preparoj

Jaltanoj en Ĝangul
Jaltanoj en Ĝangul

Preparo de la aranĝo estis tre streĉa, rabis multajn fortojn kaj tempon en ne konvena por mi periodo pro sanstato. Antaŭ ĉio mi volas diri, ke sen helpo de Anĵela Belenko, kiu ĉiam apudis, mi ne sukcesus antaŭprepari la tendaron. Kaj certe Andreo Grigorevskij estis la grava kunorganizanto.

Rakonton pri IET verŝajne licas komenci de la pasintjaraj eventoj, kiam kelkaj jaltanoj partoprenis RET-7. Dum unu el la paŝaj promenoj tra la azova maro kun Andreo al ni venis ideo organizi komunan ukrainan-rusan E-aranĝon en Krimeo pro du kialoj:

Dum nia sekva promeno la ideo konkretiĝis kaj al estraranoj de REU, kiuj ĉeestis en la tendaro, ni proponis fari en Krimeo la unuan tian tendaron. Oni decidis organizi la aranĝon en Krimeo kaj sekvajare en Gelenĝik.

Aleksej Borodin
Aleksej Borodin

Reveninte hejmen, mi okupiĝis pri "Velura sezono" kaj post kiam ĝia fino komencis serĉi lokon por IET-1. Tio postulis monatojn. Jen kun Anĵela Belenko, jen sola, jen kun svedo, partopreninta la festivalon, mi vizitis multajn lokojn ĉemarajn, sed ne povis trovi ion taŭgan. Ja bezonatis ripozejo por ċ.150 homoj, nemultekosta, kun permeso starigi tendojn kaj, kio plej gravis, kun malgranda antaŭpago. Dum la serĉado mi estis en konstanta reta kontakto kun Andreo. Fine restis nur du variantoj: ripozejo "Karabaĥ" apud Aluŝta kaj malproksima, sed malmultekosta bazejo "Raketa" en Tarĥankut, kie oni postulis nur 10-procentan antaŭpagon.

En pansiono Espero
En pansiono Espero

Tarĥankut estas unu el lastaj, ne kripligitaj per civilizacio anguletoj de krimea naturo. Ĝi estas kvazaŭ limo inter du mondoj: sunbruligita ŝtonoza stepo, kiu abrupte finiĝas je krutaj rokoj ĝis diafane-smeralda maro kun grotoj kaj golfetoj, en kiuj mara fundo videblas je 14 metroj. En unu el la golfetoj je profundo de 12 metroj troviĝas unika subakva muzeo. Ĝia ideo apartenas al Vladimir Borumenskij, akvalangisto el Doneck, kiu en la 1992 fiksis buston de Lenin inter la subakvaj rokoj. La ideo tiel ekplaĉis, ke al aliĝis amaso de akvalangistoj el aliaj urboj, kiuj komencis serĉi kaj subakvigi bustojn. Tiel aperis "Aleo de bolŝevikoj" kaj poste "Aleo de elstaraj homoj".

Estro de "Raketa’ sendis al mi diskon kun reklamaj fotoj de Tarĥankut, kaj estis videble, ke li estas fidinda homo, kiu ne trompos lastmomente, se aperos pli bonaj variantoj. Rezulte fine de la jaro la loko jam estis certe elektita kaj jaltanoj, kiuj partoprenis novjarajn IS en Germanio kaj Ago-semajno en Pollando, informis eksterlandanojn pri IET-1.

Natali Ivanova  arta gvidanto de la ukraina vespero
Natali Ivanova arta gvidanto de la ukraina vespero

Post tiam venis vico de Andreo insiste labori – prepari la retejon kaj koloran paperan informilon. La informiloj estis dissenditaj al rusiaj esperantistoj kaj komencis veni la kotizoj.

Sed tiel malrapide, ke ne eblis kolekti eĉ la 10%-an antaŭpagon. Tial ni sendis duan informilon kun jena peto: "La lokoj en ĉambroj estas garantiataj nur al tiuj, kiuj jam aliĝis kaj sendis kotizon. Ĝis la 20-a de majo ankoraŭ eblas aldone rezervi iom da lokoj, sed nur kondiĉe, ke la aliĝkotizo ESTOS TUJ pagita".

Jefim Zajdman dum ekskurso al Ĝangul
Jefim Zajdman dum ekskurso al Ĝangul

Tiutempe la bazejon unuan fojon vizitis "oficvojaĝe" Anĵela kaj Irina Gerasimova por esplori la situacion surloke. Ili revenis ravitaj de la loko kaj…de la estro, kiu estis tre kompleza kaj promesis ajnan helpon. Li detale rakontis pri la lokaj allogaj ekskursoj kaj la subakva muzeo kaj Anĵela kaptis ideon aranĝi en la muzeo Esperanto-aleon.

La estro promesis atendi iom pli, sed ni ne riskis antaŭmendi pli ol 90 lokojn kaj li vendis multajn aliajn. Ja eĉ unu loko ne okupota kostus por 10 tagoj sufiĉe multe. Tamen restis timo, ke eĉ parto de tiuj, kiuj pagis la kotizon, ne venos. La situacio estis streĉa, necesis urĝe asekuri nin. Sed tiutempe mi estis en simferopola hospitalo. 29-an de majo oni operaciis min kaj la 2-an tage mi "fuĝis" kaj malfruvespere al ĉiuj pagintaj kotizon komencis dissendi petleteron konfirmi aŭ malkonfirmi la partoprenon kaj nepre averti, se planas veni kun tendo. Tio efikis – komence de junio ni jam sciis, kiuj promesis nepre veni kaj kiuj el ili bezonos lokojn en ĉambroj.

La busto finfarita
La busto finfarita

La tria informilo, dissendita 13-14-an de junio, enhavis jam detalan priskribon de la vojo, la horarojn kaj aliajn informojn. Sed tiutempe la kvanto de homoj, kiuj bezonis lokojn en ĉambroj, superis 90. La kaŭzo estis – multe da geedzaj paroj kaj familioj kun infanoj okupis ĉiujn 2 kaj3-lokajn ĉambrojn. Ja ni ne atendis, ke eĉ por malgrandaj infanoj oni petos apartajn litojn. Ni teruriĝis. Kion fari? Kaj tiam 22-an de junio aperis la Lasta informilo, kiun eblas nomi Informilo-timigilo. Ni avertis en ĝi, ke eble necesos enloĝigi parton de la partoprenontoj en amasejoj 8-personaj kaj eĉ pretis resendi kotizojn al tiuj, kiuj decidos ne veni.

Ekde tiu tempo ni jam al ĉiu homo, kiu registriĝis en la reta aliĝlisto, permesis veni nur kun tendo.

Apud Granda Atleŝ
Apud Granda Atleŝ

Alia malfacilaĵo dum la preparlaboro aperis, kiam evidentiĝis, ke Andreo ne sukcesos partopreni kaj Garik venos, sed rifuzis gvidi la aranĝon. Ja mi ne povis gvidi pro sanstato. Ni proponis la gvidadon al Katja Arbekova el Novosibirsk, kiu havis sperton organizi E-renkontiĝojn. Ŝi konsentis, sed baldaŭ ni komprenis, ke kontaktoj kun ŝi malfacilas, ĉar ŝia retadreso plej ofte ne funkciis. Tial ni mem preparis provizoran programon kaj decidis, ke ŝi gvidos la tendaron surloke.

Nia ĉefa kluba turisto Slava Katin preparis emblemon de la aranĝo por la ŝildetoj kaj ĉemizoj. La ĉemizojn kaj suvenirojn preparis laŭ nia peto ĥarkovanoj – geedzoj Bojko.

Kurso por novuloj pasis ĉe la bordo
Kurso por novuloj pasis ĉe la bordo

Por la Esperanto-aleo ni ricevis permeson de la muzea estro kondiĉe, ke la aleon ekos ne malpli ol du bustoj. Por la unua, certe tiu de Zamenhof, ni decidis pruntepreni monon, esperante redoni de la kotiza. La dua busto, kiun ni elektis, estis tiu de fama blinda Esperanto-verkisto kaj vojaĝanto Vasilij Eroŝenko, kies 100-jara jubileo okazis en 1990 jaro (naskiĝjaro de Vasilij Eroŝenko) laŭ decido de UNESKO. Ĝin konsentis pripagi kieva Bonfara Fonduso "Espero" je nomo de V.Eroŝenko. Por fari la bustojn ni sukcesis trovi faman krimean skulptiston Sergeo Fjodorov, sed nur meze de junio. Li streĉe laboris kaj finfaris la bustojn nur 30-an de junio. Por la laboro li bezonis bonajn fotojn. Anĵela dum vizito al Odeso faris multajn fotojn de Zamenhof-busto de odesa skulptisto Blaĵkov. Krome ni disponigis al li multajn fotojn de Zamenhof kaj Eroŝenko el E-gazetoj. La odesa busto de Zamenhof al li tute ne plaĉis. Sed kiam mi la unuan fojon ekvidis novan buston de ridetanta Zamenhof, mi ne povis deteni min de la renkonta rideto. La busto estis farita brile.

La komenco

Violonas Arsen Sepiĥanov
Violonas Arsen Sepiĥanov

Ni eljaltiĝis frumatene la 28-an por "plidensigi" la ĉambrojn, sed evidentiĝis, ke unuan de julio aperos iom da aldonaj lokoj, ĉar ne ĉiuj ripozantoj venos. Do la amasejoj ne plu estis bezonataj, ni vane fortimigis iujn.

Antaŭ la forveturo ni speciale petis ĉiujn averti nin pri tempo de alveturo. La 30-an ni atendis kelkajn, sed multaj alveturis senaverte. Aperis problemo, ĉar ankoraŭ ne forveturis la ripozantoj. Tial Katja kaj Anĵela devis enŝovi la alvenantojn en liberajn ĉambrojn, sed ne al tiuj, kiujn tiuj preferus, kaj poste transloĝigi ilin. Ankaŭ la unua de julio estis koŝmara – estis longa vico por registriĝi, enloĝigi kiujn eblis post transloĝigo de iuj venintaj la 30-an.

Dum la tendaro mi tute ne okupiĝis pri la loĝado kaj manĝado de partoprenantoj, ĉar ne

rajtis nervoziĝi post la operacio. Ekde tiu tempo mi okupiĝis nur pri apartaj programeroj, unu el kiuj okazis la 2-an.

La programo

Feliĉa Garik
Feliĉa Garik

La 2-an de julio okazis prezento de la bonfara fonduso "Espero". Ĉeestis prezidanto de la fonduso Evgeno Kovtanjuk, ĝia direktoro verkisto Vladislav Taranjuk kaj eldonisto Niko Voloŝin. Ili rakontis pri Jeroŝenko kaj agado de la fonduso: estis eldonitaj markoj, kovertoj, medalo pri Eroŝenko kaj liaj libroj, laŭ ĝia iniciato en konstelacio Deva ekbrilis steleto je lia nomo. Poste okazis solena demonstro de la bustoj kaj fotado ĉe ili. Fotiĝis ĉiuj, Garik eĉ tenis ĉi-cele buston de Zamenhof en manoj malgraŭ la 20-kilograma pezo.

Sekvatage laŭ invito de Evgeno Kovtanjuk okazis busa ekskurso al regiona centro Ĉernomorskij, kie antaŭnelonge aperis lia ripozejo "Espero". Ni vizitis etnogragian muzeon, kie ekscii multon pri Tarĥankut, kaj poste tagmanĝis en "Espero".

Por tiuj, kiuj ne partoprenis la ekskurson, Katja organizis promenon al turo – signo de la plej okcidenta parto de Krimeo. Ĝuste post tiu ĉi promeno malaperis kaj pereis odesano Oleg Ĥaritonov, sed pri tio legu apartan artikolon surbaze de rememoroj de la atestantoj.

Komuna foto
Komuna foto

La tendaron partoprenis sufiĉe multe da aktivuloj, muzikistoj kaj interesaj personoj por fari la programon riĉa (sed ne senmanka). Inter la eksterlandaj gastoj estis unu el la plej aktivaj polaj esperantistoj, organizanto de junularaj E-tendaroj Irek Bobrzak, kaj germano Andi Münchow, organizanto de E-tendaro Mielo en Hungario. Ili konstante fotis, filmis, intervjuis. Estis ankaŭ komencantoj el Francio – geedza paro Robert Combes kaj Gisèle Berger, kiuj aktivis en la aranĝo kaj insiste studis la lingvon. La plej aĝa partoprenanto estis 85-jara norvego Snorre Benum, sperta esperantisto. Strange, sed li ne ricevis niajn leterojn, do ne havis la informilojn, tamen sukcesis atingi la bazejon. Ni ne forgesu pri Otmar kaj Jelena Liebhart el Aŭstrio, novgeedzoj, kies geedza festo okazis en Jalta, ĉar Jelena estis nia klubanino. Dum la aranĝo ofte violonludis ĉarma Arsen Sepiĥanov el Dagestana, 10-jara knabo, bone parolanta esperante. Nu, pri Sergeo Straŝnenko el Latvio ni eĉ ne skribu, ĉar li estis kaj restas la "nia".

Prezento de la fonduso kaj inaūguro de Esperanta aleo certe estis la ĉefaj programeroj.

Sed okazis ankaŭ E-kursoj, instruado de E-kantoj (M.Povorin), ukraina vespero, krimea vespero, koncertoj, teatra koncerto, somera universitato, libroservo kaj infana programo.

Naĝado ĉe Malgranda Atleŝ
Naĝado ĉe Malgranda Atleŝ

En la organiza teamo dekstra mano de Katja Arbekova estis Anĵela Belenko. Zoja Adler (patrino de Katja) akceptis plendojn, pretendojn kaj dezirojn de la partoprenantoj rilate la loĝkondiĉojn. Pri E-kursoj respondecis Jevgenija Slovaĉevskaj, pri kultura programo Mikaelo Lineckij, pri ekskursoj Irina Gerasimova, Nina Zueva helpis ĉe manĝejo, Sergej Vaĵinskij pri lignofajro, mi - pri prezento de la fonduso, ekskurso al Ĉernomorskij, Esperanto-aleo, krimea vespero, teatra horo, televido.

Kurson por novuloj gvidis Slovaĉevskaja, por komencintoj Anĵela, instruajn ludojn – Lineckij. Ili avertis pri tiuj ĉi kontribuoj en la aliĝlisto. Sed estis ankaŭ spontanaj programeroj: Mnemanika E-kurso, Fabelterapio (Slovaĉevskaja), plibonigo de vidpovo (Valerija Cvetkova), instruado de esperanto laŭ kanto "Grizeta kaprido"(Irina Mironova). Mi ne memoras, kiuj prelegis pri spira gimnastiko kaj plibonigo de memorkapablo. La prelegintoj, reeĥu!

Prezento de  la bustoj
Prezento de la bustoj

Porinfanan programon preparis Anĵela, gvidis Toma Fedjaj. Irina Mironova instruis al infanoj dancojn. Granda basejno centre de la korto tre taŭgis por infanoj kaj iliaj ludoj. Multaj gepatroj fine de la tendaro diris, ke volonte venus sekvajare al "Raketa".

Ukraina vespero estis riĉenhava kaj sprita, kievanoj Natali Ivanova, Lineckij, Slovaĉevskaja inspiris multajn tendaranojn el diversaj landoj organizi ĝin – dum la vespere vere "ni kunis".

Ankaŭ Krimea vespero pasis bone. Ni kunprenis 10 litrojn de tri la plej bonaj massandraj vinoj kaj komencis la vesperon de vingustumado. La vinojn ni ricevis de la ĉefa vinfaranto de la uzino, onklino de nia esperantistino, do ili estis veraj - ne tiuj, kiujn oni vendas. Kelkajn kantojn plenumis jaltano Vladimir Menjajlo kaj eksa jevpatoriano S.Bondarkov. plenkoncertis la "ora voĉo" Pavel Moĵajev.

Kovtanjuk prezentas la Fonduson
Kovtanjuk prezentas la Fonduson

Okazis koncertoj de Sergej Straŝnenko, Mikaelo Povorin, Jelena Melnikova, Aleksandr Ĥrustaljov kun Tanja Orjol kaj koncerto de forgesitaj kantoj memore al mortinta ĉi-jare E-kantisto, bardo Leonid Borisov el apudmoskva urbo Kolomna, kiu en 60-80-aj jaroj estis tre populara en E-tendaroj

. Aleksej Borodin ofte plezurigis la tendaranojn per diverslingvaj kantoj ĉe lignofajro kaj en kafejo. Irina Romanova el Ĉeboksary bone gvidis gajajn dancojn, Anĵela - matenan gimnastikon.

Pri ekskursoj

La estro, pasia adepto de Tarĥankut, invitis du interesajn prelegantojn pri Tarĥankut kaj tiea subakva mondo. Krom ekskurso al Ĉernomorskij okazis busaj ekskursoj al Jevpatorio, Ĝangul, Atleŝ.

Familio de Dubrovskij
Familio de Dubrovskij

Livero de la bustoj al la subakva muzeo, kiun filmis respublika televido, okazis dum ekskurso al Granda Atleŝ la 8-an de julio. Atleŝ estas pitoreskaj 40-metraj ĉebordaj kalkŝtonaj masivoj kun kavernoj kaj grotoj, en kies regiono situas akvalangista klubo kaj la subakva muzeo. Al nia klubo bonŝancis, ĉar ĉi-jare la lingvon komencis lerni Maks Galiĉin, sperta akvalangisto. Tial la bustojn povis surlokigi esperantisto. Certe ne sola, sed je akompano de kelkaj akvalangistoj, gvidataj de la majstro Irina Petrova. La bustojn li portis al skutero kaj la teamo kun televidistoj navigis al loko de la muzeo. La esperantistoj spektis la procedon de la bordo, sed ĝi ne estis bone spektebla pro sufiĉe granda distanco. La bustoj estis liveritaj al speciala breto en la muzeo, kie fine de la aŭgusto oni fiksos ilin al ŝtonaj platoj. Ĉi-cele Maks denove veturos al Tarĥankut kun kelkaj aliaj klubanoj. Sed dato de oficiale registrita inaŭguro de la Esperanto-aleo estas 8-a de julio. Maks diris, ke kompare kun aliaj bustoj la niaj aspektas tre impone.

Post la spektado ĉiuj vojaĝis plu al Malgranda Atleŝ, kie longe naĝis.

Ĵenja kaj Zamenhof
Ĵenja kaj Zamenhof

En la bazejo estis du lokoj, kie staris tendoj, en kiuj loĝis dekoj da gejunuloj. Inter ili estis Irek, Andi, Asia el Francio kaj Enrico el Italio. Kelkajn tagojn post komenco de la aranĝo alveturis perbicikle BEMI-anoj Anatolij Krasnokutskij(Moskvo) kaj Ilja Ĉugunkin (Volgogrado), petveture Aleksej Makarov el Murmansk kaj fine de la aranĝo petveture Lena Aljopina, Maŝa Ĵukolina, Lena Zdonova kun kelkaj komencantoj. Multaj jaltanoj, kiuj venadis por kelkaj tagoj, ankaŭ loĝis tie.

Ni kunas
Ni kunas

Sed pri la junularo neniu okupiĝis. Baldaŭ la junularo komprenis tion kaj mem ekaktivis - komencis malfruvespere ludi je "Luphomoj" en la rusa. Mi organizis por ili renkontiĝon - rakontis pri esperantistoj-mondvojaĝantoj. Poste pri siaj vojaĝoj rakontis la BEMI-anoj, post ili Irina Gerasimova.

Okazis jenaj prelegoj en la somera universitato:

Multajn tre impresis la teatra koncerto. Pri ĝi iom pli detale.

Teamo de akvalangistoj
Teamo de akvalangistoj

En Jalta ĉijare eklernis esperanton profesia reĝisorino Svetlana Kravcova. Ŝin ni trovis post pasintjara malsukcesa provo krei Esperanto-studion ĉe la klubo gvide de simferopola reĝisoro, kiu tro burokrate tion faris kaj rezulte nenion finproduktis dum jaro kaj perdis la studianojn. Mi venis al Svetlana kaj proponis traduki kelkajn ŝiajn scenigojn de Ĉeĥov-rakontoj. Klarigis, ke sufiĉas parkerigi la rolojn kaj vizitadi kun ni eksterlandajn E-aranĝojn. Sed ŝi flamiĝis kaj eklernis esperanton. En la teatra vespero ŝi prezentis en esperanto dupersonan scenigon de la "Longa lango", modernigitan de mi. Krome ni proponis al dezirantoj provi sin aktoroj - partopreni dutagajn provludojn de alia fama Ĉeĥov-rakonto "Ĉevala familinomo". Tuj aperis dezirantoj, plej multe el Jelec, kaj 6-an de julio la prezento okazis. La vesperon finis mi per originala ĝenro "Anekdotoj pri mi – forgesema".

Mi konsilas al esperantistoj serĉi en sia urbo similajn entuziasmajn teatrajn reĝisorojn. Ne en teatroj, ĉar tie reĝisoroj estas tre okupitaj, sed en kluboj, institutoj. Kaj allogi ilin per prezentoj en E-aranĝoj en sia lando kaj eksterlande.

En jalta klubo ni planas prepari kelkajn scenigojn de Ĉeĥov-rakontoj por novjaraj E-aranĝoj en Germanio kaj/aŭ Slovakio.

Kion mi povas alskribi?

Post  prezento de la Fonduso kaj bustoj
Post prezento de la Fonduso kaj bustoj

Unue, necesas mencii neorganizemon de multaj esperantistoj. Ni ĝis lasta momento ne sciis kvanton de la partoprenontoj. Eĉ pli – multaj venis tute senaverte… En majo la ripozejestro ekmiris, kiam eksciis, ke ni pagos surloke. Kutime ĉiuj ripozantoj ne nur antaŭpagas, sed poste alsendas la plenan monsumon.

Due, forestis gvida junularo kaj sekve la junulara parto de la programo.

Fine mi volas danki sponsorojn de la aranĝo Snorre Benum (Norvegio), Maks Ŝabala (Poltavo), Igorj Dubrovskij (Jalto), kies mono kovris duonon de la elspezoj por la busto de Zamenhof.

Ĝenerale mi opinias, ke malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj la aranĝo sukcesis. Dum ĝi ni vere kunis.

Ukrainiaj kaj rusiaj esperantistoj vere sentis sin reprezentantoj de la frataj popoloj.

Jefim Zajdman