Unu tagon antaŭ nia forveturo al Tarĥankut venis mesaĝo de Tatjana Auderskaja, gvidanto de odesa E-klubo "Verdaĵo", kiu petis min transdoni al ŝi promesitan diskon. Demandi ŝin, kiamaniere mi povas tion fari, se neniu odesano aliĝis la tendaron, mi jam ne havis tempon. lastan tagon el Odeso telefonis Oleg Ĥaritonov, kiu interesiĝis kiel atingi lokon de la aranĝo. Li tre miris, ke jam ne eblas veni sen tendo kaj ke Tatjana ne diris tion al li. Krome li aldonis, ke el Odeso ankaŭ Vera Tintulova planas alveni. Mi avertis, ke ili povas veni nur kun la tendo.
Li venis kun tendo, kiun li speciale aĉetis ĉi-cele, sed Vera venis sen tendo kaj loĝis en ĉambro. Jen estas kazo, kiam gvidanto de E-klubo devus detale informiĝi pri la aranĝo antaŭ ol sendi la klubanojn al ĝi. Ja ŝi legis nur la unuan informilon, sed nenion demandis pri la aranĝo en la sendita al mi letero.
Mi bone konis Oleg’on, ĉar li partoprenis E-aranĝojn en Jalta. Li estis bonkora junulo, parolis esperante, strebis aktivi, sed estis ne laŭ la aĝo infanema. Antaŭ 2 jaroj li partoprenis post la festivalo "Velura sezono" turistan marŝon laŭ orienta marbordo de Krimeo kaj tie montris sin ne organizema.
La 3-an de julio okazis ekskurso laŭlonge de la marbordo. Ĝin gvidis Katja. Fakte ĝi estis simpla promeno je malgranda distanco, kiun mi sola kaj multaj aliaj aparte jam faris. La grupo devis atingi turon, specialan signon de la plej okcidenta loko en Krimeo.
Katja rakontis al mi, ke post la komuna fotado ĉe la turo oni restis naĝi en apuda golfeto kaj ŝi kun ĉiuj aliaj revenis al la bazejo. Ŝi kontrolis, ke ĉiuj infanoj revenu kun ŝi.
Svetlana Neĵalskaja el Ĥarkovo decidis promeni iom dum aliaj naĝis kaj baldaŭ ekvidis, ke ŝin postiras Oleg. Sola ŝi ne riskus iri malproksimen, sed kun Oleg decidis iri plu. Ĉar ŝi estis lasta, kiu vidis Oleg’on, sekvas peco de ŝia letero al mi.
"Ni silente iris. De tempo al tempo li timigis min, kiam penis rigardi malsupren ĉe rando de ŝtona masivo, serĉante padon. Mi proponis reveni, sed li rifuzis. Survoje ni renkontis knabojn, kiuj diris, ke antaŭe estas nenio interesa, nur sur monto estas surskriboj, faritaj per ŝtonoj. Tiun lokon ni atingis rapide. Mi ekfotis lin kaj ĝuste tie ni ekvidis vojeton malsupren. Estis videble, ke li tute ne havas sperton turisman, ĉar senzorge saltadis malsupren dum mi, turistino, timeme grimpis tra arbustroj ĉepade. Tial mi ekĝojis, kiam atingis la bordon kaj ekvidis tie tendon. La tuta vojo okupis ĉ. 30-40 minutojn, je 12.30 ni estis jam malsupre. Ni haltis kaj mi deflankiĝis je 5 metroj por meti botelon kaj fotilon. Aperis juna paro de la direkto, kien ni iris, kaj diris, ke tie ne estas io interesa. Oleg certe aŭdis tion. Sed post kiam mi min turnis al li, evidentiĝis, ke li malaperis. Mi atendis lin ĝis 13.45, poste maltrankviliĝis, traserĉis la bordon apude kaj supreniĝis. Mi ankoraŭ esperis, ke li revenos, kaj tial atendis supre. Post horo mi ekiris reen kaj atingis la turon je 14.45. Reen mi iris malrapide, ĉar ĉirkaŭrigardis, esperante ekvidi lin. Al la bazejo mi venis je la 16-a, sed tie li ne estis. Mi komencis ataki ĉiujn, sed oni min trankviligis: "ne nervoziĝu, li sidas kun iu knabino". Kiam aliaj komprenis, ke mi vere havas kaŭzon maltrankvili, Saŝa Taran kaj Artjom Alimov el Krasnodar enaŭtigis min kaj ni veturis serĉi. Poste aliĝis multaj aliaj. La unua senrezulta nokto de serĉado estis la plej terura".
Kion mi povas aldoni? Sincere dirante, mi estis inter tiuj, kiuj esperis, ke li vagas en stepo kaj finfine revenos. Kaj memoras, kiel koleriĝis Svetlana Birjukova, kiam mi diris pri lia infanemo.
Jefim Zajdman