IET-2 estas organizata de Jalta E-klubo “Tero” kaj subtenata de Ukrainia E-Asocio kaj Rusia E-Unio. La unua IET okazis en 2008, en la sama loko. Vi povas legi rete la raporton pri ĝi.
“Tendaro – arbaro” – tiel rimis dum jardekoj niaj komencantaj poetoj. Kaj ja ne hazarde: niaj tendaroj preskaŭ ĉiam okazis en arbaroj. Okazigi someran E-aranĝon apud maro tiam oni ne riskis pro grandegaj prezoj.
Sed en la nuna tempo la situacio renversiĝis. Estas pli simple trovi moderprezan bazejon apud la varma suda maro ol en la arbaroj. Kaj ja klaras, ke ĉe la maro estas pli agrable :-). Tial jam la kvaran fojon e-istoj estas invitataj pasigi la somerajn feriojn inter E-geamikoj – kaj apud maro!
Ukrainio estas senviza por preskaŭ tuta Eŭropo! Eĉ lastmomente iu nia alilanda samideano povus aĉeti flugbileton kaj veni al IET.
Kiel kutime, la ĉefaj direktoj estos arto, E-instruado (lernado) kaj ripozo.
Estas invitataj multaj kantistoj el Rusio kaj Ukrainio. Jalta teatra E-studio “Improvizo” prezentos spektaklojn laŭ rakontoj de A.Ĉeĥov kaj N.Gogol kaj improvize spektaklon (kun aktoremaj partoprenantoj el diversaj landoj). Novosibirska E-klubo prezentos teatran vesperon kaj organizos 4-tagan konkuran ludon “Lasta heroo”.
Por la partoprenantoj okazos lingvaj kursoj de diversaj niveloj: de la nula ĝis la supera. Oni planas instruistan seminarion. Kompreneble, okazos ankaŭ prelegoj kaj rondaj tabloj pri movadaj temoj. Dezirantoj resanigi sin estos invitataj al gimnastikaj ekzercoj, gvidataj de Anĵela Belenko. Okazos speciala programo por infanoj. (pli detale pri programaj planoj vi legos en la dua informletero).
Ripozejo “Raketa” sur kabo Tarĥankut en la okcidenta marbordo de Krimeo. La loko estas bone konata pro la plej diafana akvo en Krimeo (pro tio ĝin aparte ŝategas akvalangistoj) kaj relativa libereco de plaĝoj. La plaĝoj apud la bazejo cetere estas por ĉies gustoj – sabla, ŝtoneta, sovaĝa rokeca. Tiuj, kiuj ne tro ŝatas maron, povas uzi grandan basenon en la centro de la ripozejo.
Pro apudeco al la maro ni ne bezonos timi varmegon. Krome, ĉar nia aranĝo okazos komence de la sezono (en la antaŭa monato junio la akvo en Nigra maro ankoraŭ ne estas sufiĉe varma, tial la bansezono startas komence de julio), espereble niaj tendaranoj ne suferos pro la varmego ne nur ĉe la maro.
Proksime de la ripozejo troviĝas lago, kies akvo posedas kuracajn ecojn. Famaj estas ankaŭ ĝiaj kuracŝlimoj. Proksimas intermontejo “Ĝangul”, en kiu onidire akumuliĝis tioma kvanto de “pozitiva energio”, kiu estas nur en spiritaj centroj de Tibeto. Tiujn lokojn oni povos viziti grupe aŭ individue. Okazos ankaŭ ekskurso al urbo Evpatorija, kiun oni kromnomas “Nova Jerusalemo” pro abundo de diversreligiaj preĝejoj. Tie estas eĉ restadejo de derviŝoj (konstruita en la 7-a jarcento).
Sed la plej interesa estas vizito al Atleŝ, kie en maro je profundo de 12 metroj situas unuka subakva muzeo. En 2008j. partoprenantoj de IET-1 lanĉis tie Esperanto-aleon kun la unuaj bustoj: de L.Zamenhof kaj blinda esperantisto V.Eroŝenko.
Oni planas ĉi-jare aldoni trian buston al la esperanto-aleo - tiun de la plej fama sveda esperanto-pioniro Vasldemar Langlet. Dezirantoj havos eblecon viziti la muzeon en akvolangoj.
en trispecaj ĉambroj po 2,3,4 litoj en ĉiu:
La prezoj estas pasintjaraj. Post 1.03.10 la prezoj povos iom altiĝi. Sed por tiuj, kiuj antaŭpagos ĝis 1.03.10, la prezoj restos la pasintjaraj.
Eblos rifuzi de la matenmanĝado aŭ entute de la manĝado. Tamen la manĝado estas bona kaj ni rekomendas manĝi en la ripozejo, ĉar apuda vilaĝo Olenjovka distancas de la ripozejo je 4 km kaj vi perdos tempon por aĉetado.
depende de la aliĝdato, difinata laŭ la ricev-dato de la aliĝkotizo en eŭroj
| Aliĝdato | membroj de UkrEA | ekssovetiaj esperantistoj | alilandanoj |
| ĝis la 01.03 | 5 € | 10 € | 15 € |
| ĝis la 01.05 | 7 € | 15 € | 20 € |
| surloke | 10 € | 20 € | 25 € |
Rabatoj: studentoj - 30% , lernantoj – 50%, malpli aĝaj infanoj aliĝas senpage.
Kontribuantoj por la programo, speciale anticipe anonciĝintaj, ricevos partan aŭ plenan repagon de la aliĝkotizoj, laŭeble premiojn. Invititaj artistoj aliĝas senpage.
Ni atendas viajn proponojn kaj kontribuojn por la programo.
Kotizojn en eŭroj aŭ hrivnoj sendu
al Yuhim Zaidman (Зайдман Ефим Семенович)
account: 390109001726205500000474
Forum Bank, Kiev, Ukraine Sevastopol branch
SWIFT code: FJSC UA UK
Se bezonatos la identiga kodo: 1370301376
Ĉefa eksterlanda banko-korespondanto en eŭroj:
COMMERZBANK AG
60261 Frankfurt-am-Main Kaiserplatz 1
Rusianoj povas pagi per rubloj (banka kurzo +2% por konvertado) pere de Rusia E-Unio (nepre indikante la celon de la pagado). La pagmanieroj estas en la retejo de REU.
Kontaktoj: Por ricevi klarigojn, konfirmojn, uzu retadresojn esperoĈEyalta.crimea.ua, jefim_zĈEmail.ru aŭ tel: +38-096-4838585 (poŝa).
Novaĵgrupo: http://groups.google.com/group/internaciaj-esperanto-tagnoktoj/
Dezirantoj povos post la tendaro: