La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario. Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La kongresa temo estos Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj.
Jen la enhavo de tiu ĉi retejo:
En la parto Informoj vi povas legi pri
Per la Aliĝilo vi povas rete aliĝi al la IJK 2008.
Jen informo pri oficialaj invitiloj.
La parto Kontakto enhavas adresojn de la LKK kaj pri tiu ĉi retejo.
Haveblas konfirmilo (PDF) kun utilaj informoj. Presu ĝin sur papero kaj uzu ĝin dum IJK.
La iam anoncita UK-IJK-karavano, pro teknikaj kialoj, tamen ne okazos!
Por tiuj, kiuj ŝatus veturi de la UK al la IJK, ni proponas la sekvajn du eblecojn:
1. aviadile per la flugkompanio Austrian Airlines, de Amsterdamo ĝis Vieno (la plej malmultekosta ebleco je 12.4.2008 estas 150 EUR tien-reen). Poste trajne al Szombathely (www.oebb.at, 19 EUR).
2. per rekta trajno de Amsterdamo al Vieno (www.oebb.at), poste trajne al Szombathely
Se vi ŝatus veturi, aĉetu viajn biletojn kieleble baldaŭ, por spari monon!
Bedaŭrinde, en ambaŭ kazoj vi devas elekti: aŭ vi maltrafas la Ferman Ceremonion de UK, aŭ la Interkonan Vesperon de IJK - ja la vojaĝo longas...:(
2008-07-11:
Aldono de konfirmilo (PDF).
2008-07-05:
Aktualigo de la programtabelo (PDF).
2008-06-02:
Legeblas la programtabelo (PDF).
2008-05-31:
La nombro de aliĝintoj al IJK 2008 jam superas 350!
2008-02-08:
Jen informo pri oficialaj invitiloj.
2008-01-05:
Oni plilongigis la unuan aliĝperiodon ĝis la 31-a de januaro!
2007-12-09:
Ekfunkcias nun la aliĝilo! Publikigo de la kotizoj kaj partoprenkondiĉoj. Informoj pri amasloĝejoj kaj hoteloj.
2007-11-23:
kelkaj bildoj en la paĝoj Szombathely kaj Programo
2007-11-10:
aldono de bildoj en la paĝo "Kial vi partoprenu en la IJK 2008"
2007-10-17:
publikigo de provizora paĝaro