La kongresejo troviĝos en studenthejmaro de Szombathely. Temas pri tri studenthejmoj, situantaj formon de "U". En la mezo de la "U" estas piedpilkejo. Dekstre de la "U" troviĝas la konstruaĵo de la Regiona Eduka kaj Kultura Centro. Kaze de pluvo ni povas okazigi niajn vesperajn programerojn en ĝia 400-seĝa teatrejo.
Ĉirkaŭ la "U" estas nenie loĝdomoj: sube estas parketo kaj mezlernejo kun studenthejmo, maldekstre fluas rivereto, supre de ĝi estas Centro de la Urba Fajrobrigadistaro kaj dekstre la supre menciita Regiona Eduka kaj Kultura Centro. Por ni verŝajne sufiĉos la du el studenthejmoj dekstre kaj maldekstre (303 kaj 250 litoj).
La 303-persona studenthejmo havas 2-litajn kaj 4-litajn loĝĉambrojn, kelkajn kun banĉambro, sed plej multajn sen ĝi. Komunaj, ĵus renovigitaj duŝejoj kaj necesejoj troviĝas koridore.
En la 250-persona studenthejmo estas 4- kaj 6-litaj ĉambroj, kun duŝejo kaj necesejo en la koridoro.
Amasloĝejoj estos en la supraj etaĝoj de la studenthejmoj, kie ni loĝos, en apartaj ejoj, sen matraco, kun duŝejo, necesejo kaj kuirejo en la koridoro.
Se vi elektas loĝi en hotelo aŭ en alia loĝloko, vi devas mem rezervi lokon al vi.
Por helpi vin, ni rekomendas la sekvan liston de hoteloj:
Se ni transiros la rivereton kelkajn metrojn sud-okcidente de la "U", ni atingos la ĉefkonstruaĵon de la Universitato. En ĝia manĝejo povas sidi samtempe 230 personoj. La kuiristinoj pretas plenumi ankaŭ vegetarajn, veganajn, alergiajn kaj aliajn dezirojn.
La programoj okazos ĉefe en prelegĉambroj de la universitato. En ĝia interna korto ni starigos grandegan tendon por la vesperaj programeroj. Kaze de pluvo ni translokiĝos al la supre menciita teatrejo de la Regiona Eduka kaj Kultura Centro.