Ĉu vi ŝatas homojn? En Szombathely estos viaj amikoj.
Ĉu vi ŝatas Hungarion? Szombathely situas en Hungario.
Ĉu vi ŝatas junularajn renkontiĝojn? Hungario estas la lando de IJS kaj MELA.
Ĉu vi ŝatas Esperanto-literaturon? Hungario estas la lando de la Budapeŝta Skolo.
Ĉu interesas vin esperantologio? Hungario estas la lando, kie multaj studis esperantologion en universitato.
Ĉu vi aktivas pri lingvopolitiko? Hungario estas la lando de la Malgranda Fina Venko.
Ĉu vi estas historiemulo? Szombathely estas la naskiĝurbo de Marteno de Tours, unu el la plej famaj kristanigintoj de okcidenta Eŭropo.
Ĉu vi estas kulturemulo? En Szombathely vi povas renkonti Leopold Bloom, la ĉefrolulon el la plej grava romano de la 20-a jarcento, Ulysses de James Joyce.
Ĉu vi abomenas fajrobrigadistojn? Batalu kontraŭ ili!
Szombathely havas grandan avantaĝon: Esperantistoj jam testis la urbon! Tie okazis IJS 2001. Rigardu pri tio fotokolekton de Sjoerd Bosga!