Teknika averto: Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo. Tamen ĝia enhavo estas plene alirebla.
IJK 2008 en Szombathely (Hungario)

Programo

Tema programo

La kongresa temo estos Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj. Ĝi estas aparte interesa por ni esperantistoj kaj grava ankaŭ en Hungario, kie ekzistas multe da negativaj antaŭjuĝoj kontraŭ la plej granda minoritata grupo, la ciganoj. Certe la problemo en Hungario estas ne tiom peza kiom en aliaj landoj, sed ĝuste tial Hungario estas perfekta loko por pritrakti la temon kaj dume ofendi neniun aŭ eviti tiklajn situaciojn.

Detaloj de la programo ankoraŭ ne estas fiksitaj, sed certe okazos la jam tradicia Lingva kaj Kultura Festivalo, laŭplane kun partopreno de la lokaj minoritatoj (kaj en la posttagmeza lingva kaj en la vespera kultura parto). Krome, la partoprenantoj povas prelegi pri la situacio en iliaj landoj, povas okazi diskutrondoj pri la temo, ni povas lerni tradiciajn minoritatajn dancojn, kantojn, lingvojn, ktp. – ĉion tion kun la celo ekkoni aliajn kulturojn kaj pere de tio kompreni kaj akcepti ilin.

Vespera programo

IJS 2001 Dum IJS 2001 en Szombathely (fotis Ilka Piechotta)

Krom la tradiciaj programoj (Interkona-, Internacia- kaj TEJO-vespero) ni certe invitos esperantistajn kantistojn, muzikgrupojn kaj aliajn artistojn. Ni esperas, ke la Zagrebanoj havos iun novan teatraĵon por ni. El IJS ni transprenos la Balon. Estos la vespera programo de LKF, kiun ni ŝatus organizi kiel Publikan Vesperon. Sporta Vespero (ekzemple prezentado de batalarto) ekde kelkaj jaroj estas ŝatata dum IJS. Ni ne enuiĝos.

Distra programo

Certe estos plurfoja vizito de la ĵus-renovigitaj urbaj naĝejoj (unu estas malvarm-akva, alia kurac-akva). Ni povas viziti la romiajn memorojn de la urbo kaj renkonti grupon de nia tradici-gardanta romia armeo.

arkopafisto

Krome: gustumado de hungaraj vinoj, tradicia popoldanc-instruado, diversaj danckursoj (Szombathely estas la danc-ĉefurbo de Hungario!), sporta tago, urba ludo, arkopafado, tradicia subĉiela gulaŝ-kuirado (eble kun konkurso) en la subĉiela vilaĝmuzeo (ŝkanzeno), kantado ĉe bivakfajro, nokta universitato, noktaj promenadoj.

Kaj nepre ne forgesu vian akvopistolon, ĉar tuj apud la IJK-ejo estas la Centro de la Urba Fajrobrigadistaro! (En la IJS-j en Hungario estas tradicia kaj ege atentata programpunkto: la Granda Akvobatalo. Tiam esperantistoj batalas per akvopistoloj kontraŭ la lokaj fajrobrigadistoj, kiuj, kompreneble, havas siajn spruĉilojn.)

Ekskursoj

lago Balatono

Lago Balatono

Balatono estas grandega, varmakva lago kun diversaj ekskursceloj kaj bonegaj vinregionoj ĉirkaŭe. Kompreneble vingustumado en iu kelo kun cigana muziko kaj naĝado en la lago ne mankos el la programo.

Regiono Őrség

Őrség (oerŝeg) situas ĉirkaŭ 50 km sude de Szombathely. Ĝi estas belega Nacia Parko kun etaj, tipaj vilaĝoj kaj multe da t. n. bio-aferoj. Antaŭ ses jaroj, kiam Szombathely estis IJS-urbo, la tuttaga ekskurso okazis tie, i. a. kun gustumado de freŝe melkita kaprolakto, fromaĝoj kaj tipa papav-kukurba kuko de la regiono. Krome estis vizito de interesa vilaĝmuzeo kun ebleco por argilumi, arkopafi kaj mem baki kukon. Fine oni iris naĝi en lageton en arbaro. Do same agrablan ekskurson ni planas ankaŭ por IJK.

Urbeto Kőszeg kaj montgrimpado

La belega urbeto Kőszeg (koeseg) situas 25 km norde de Szombathely. Laŭplane ni veturos per trajno, kaj post vizito de la ĉefplaco kaj de la fortikaĵo de Kőszeg ni grimpos al la plej alta pinto de la montaro, kiu ĉirkaŭas la urbeton, al la Írottkő/Geschriebenstein. La monto havas du nomojn, ĉar ĝi situas ĝuste ĉe la landlimo kun Aŭstrio. Poste, se restos tempo, ni povus gustumi ruĝajn vinojn de la regiono.

En la pulmon de Szombathely

Iom ekster la urbo troviĝas arbaro kun arbara gimnastikejo. La ekskurso estas unu-duhora promenado kaj gimnastikumado en la freŝa aero. Ni veturos tien per urba buso aŭ per biciklo.

Muzeo pri la Fera Kurteno

Dumsemajne plurfoje eblos viziti, en etaj grupoj, interesegan subĉielan muzeeton en la loko de la iama t. n. Fera Kurteno, do la postmilita limo inter komunisma kaj kapitalisma mondoj. Ni kunligos tiun ĉi duontagan ekskurseton kun vingustumado, ja la loko situas en vinregiono!

Legu plu pri la kotizoj kaj partoprenkondiĉoj ›››

Lasta ŝanĝo:
2007-12-11
Adreso:
http://esperanto.net/ijk2008/programo.html
ĉefpaĝo :: aliĝilo :: kontakto