Szombathely (prononcu: sombathej) situas meze de Eŭropo en Hungario, ĉe la landlimo al Aŭstrio. La urbon fondis pensiitaj romiaj soldatoj antaŭ du jarmiloj. Hodiaŭ ĝi estas regiona centro kun ĉirkaŭ 80 000 enloĝantoj kaj riĉa kultura vivo. Eĉ la romia tradicio ankoraŭ vivas.
Szombathely estas atingebla per rektaj trajnoj de Vieno, Graz (Aŭstrio) kaj Budapeŝto. De Ljubljana kaj Bratislava ĝi estas atingebla post unufoja trajnoŝanĝo. Entute kruciĝas naŭ diversaj fervojaj linioj en Szombathely.
Ĉar Szombathely estas landlima urbo, ĝi estas tre malfermita al aliaj kulturoj: krom la hungara ekzistas tri minoritataj urboregistaroj (kroata, cigana, germana), kaj ofte okazas minoritataj festivaloj. Tio aparte gravas por la IJK. Nia kongresa temo estos ja Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj. Krome la jaro 2008 estas nomumita Eŭropa Jaro de Interkulturaj Dialogoj. En Szombathely esperantistoj povos praktike sperti tiajn dialogojn kaj ankaŭ montri.
Alia interkultura rilato de la urbo estas la Eŭropa Vojo de Sankta Marteno. Ĝi kunligas plurajn landojn de Hungario ĝis Francio. Szombathely estas la naskiĝurbo de tiu ĉi fama sanktulo, kaj en la franca urbo Tours li fariĝis episkopo.
Szombathely havas 13 ĝemelurbojn: Ferrara (Italio), Hunedoara (Rumanio), Joŝkar-Ola (Ruslando), Kaufbeuren (Germanio), Kolding (Danlando), Lappeenranta (Finnlando), Lecco (Italio), Maribor (Slovenio), Nömme (Estonio), Oberwart (Aŭstrio), Ramat-Gan (Israelo), Trnava (Slovakio), Uŝgorod (Ukrainio).
IJK okazos tuj post UK, de 2008-07-26 ĝis 2008-08-02 (de sabato al sabato).
Kia koincido: szombat en la hungara signifas sabato, hely estas loko. Do nia slogano estu: De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo!