Hendrik Adamson

ADAMSON, Hendrik. 1891-1946. Estono; popollerneja instruisto. Fariĝis esperantisto en 1929. Verkis multe ankaŭ en la estona lingvo, ofte en sia hejma dialekto de Kärstna en suda Estonio. Kunlaboranto de "Literatura mondo" (2a periodo). Poemoj en Dekdu poetoj (1934).

Verkoj:
Auli (novelo 1934);
Vesperkanto (poemaro 1967)
Krome, en 1961 aŭ 1962 aperis samizdata poemaro Hejmlando.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio

"Rezignacio je l' prema sorto diktas al li poemojn korŝirajn en sia simpleco. Legu la vesperkanton! Nenio povus pli koncize kaj efekte sentigi la senesperecon de homvivo, ol tiu ĉi tradente zumata kanzono kun sia bohema facileco. Pri la eternaj homaj maljustaĵoj plendas la poeto kun malespera rezigno, jen kun profeta ektondro, jen kun amara ironio. Sed li povas rifuĝi de tiuj amaraj bildoj; al tia rifuĝo ni dankas liajn ampoemojn, kies gamo varias inter milde adora voĉkareso kaj la blanka ardo de erotiko solviĝanta en ĝojalarma feliĉo. Kaj jen lia rifuĝo al la naturo. En liaj naturbildoj magie susuras, trilas, zumas la plej sonoraj sonimitoj, la tuta riĉa eblo de la lingvo. Vere oni povas diri, ke ĉi tie la lingvo jam estas ne nur instrumento, sed ankaŭ la temo mem. Li preskaŭ ebriiĝas de la esprimpovo de l' lingvo kaj plezuras pri ĝi kvazaŭ diboĉe. Kaj se lia ironiemo enmiksas ĝin ankaŭ ĉi tie, el tio rezultas io tute speciale groteska ("aŭtuntamburoj", ia frapante interesa grimaco.")
/Kálmán Kalocsay

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2014:
Hendrik Adamson (1891-1946)

Legu poemojn de Hendrik Adamson: el la libro Dekdu Poetoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj