Teresa de Almeida (Vimala Devi)

ALMEIDA, Teresa de (Vimala Devi) 1932. Pentristino. Naskiĝis en Goao, kiam tiu Barata ŝtato estis portugala kolonio. Junaĝe kunlaboris en gazetoj de Goao. Denaske portugallingvano, verkis portugale, katalune, hispane kaj Esperante. Migris al Lisbono en 1952. De 1973 vivas en Barcelono kun la edzo Manuel de Seabra. Kunlaboris al "Norda Prismo", "La Praktiko", "La Gazeto" kaj "La Kancerkliniko".

Verkoj:
Súria (portugallingva poemaro, 1962)
Hologramas (portugallingva poemaro, 1969)
Telepoemas (portugallingva poemaro, 1970)
Monção (portugallingva novelaro, 1983; Esperanta traduko "Musono" en 2000, kataluno traduko en 2002)
Pluralogo (Esperanta poemaro, 1996)
Speguliĝoj (Esperanta poemaro, 1998)

Kontribuis al "Mondoj" (2001).


/Musono, 2000.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj