Jakob David Applebaum

APPLEBAUM, Jakob David 1877-1964. Hebreo, komercisto. Naskiĝis en Mszczonów, Pollando. Rotariano, pacifisto. De 1900 vivis en Britio, iĝis brita civitano. Esperantistiĝis en 1909. Movade aktivis kaj havis multajn oficojn en BEA. Iniciatinto kaj sekretario de "Zamenhofa Monumento". Abunde verkis poemojn spritajn kaj seriozajn. Tradukis Struvelpetro, Barono Munchausen k.a. Kunlaboris en "Literatura Mondo", "Heroldo" k.a. gazetoj.
Verkoj:
Jozefo (drama poemo en 4 aktoj kaj epilogo, bazita sur la biblia rakonto)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
/Ordeno de verda plumo, 2006

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj