Valerio Ari (Giorgio Silfer)

ARI, Valerio. Verkista pseŭdonimo Giorgio Silfer. 1949. Italo; lingvo-instruisto, doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko. Naskiĝis en Milano. Esperantisto de 1965. Gajnis sian unuan premion en E-a literatura konkurso, 1967. Kunfondis en 1969 la literaturan rondon "La Patrolo", kies propra organo estis "Literatura Foiro" (1970-79). Ĉefredaktoro de LF de la unua ĝis la sesdeka numeroj. Ĉefredaktis la revuon "Kontakto" inter somero 1975 kaj vintro 1977/78. Komitatano de TEJO 1969-72 kaj 1977-80. Gvidis multajn E-kursojn. En 1980 verkis la Manifeston de Raŭmo kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel. Aktiva en la Esperanta Pen-centro kaj en la Civito de Esperanto.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Verkoj:
Drole kaj petole (originalaj anekdotoj, 1972)
Doktoro Rosales (originala dramo, 1973)
De tempo al tempo (originalaj poemoj, 1977)
Enkonduko al literatura kritiko (SUK-lekciaro, 1978)
La sesdekoka: ĉu decida jaro? (antologio, kun Perla Martinelli, 1978)
Desislava ridetas (lirika poezio kaj satira prozo, 1987)
La spegulo de Velodajo (fantasta rakonto, 1990)
Historio de la esperanta literaturo (kun Carlo Minnaja, 2015)
Verda stelo kaj roza triangulo (antologio, 2021)


Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010).

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj