Francisko Azorín Izquierdo
|
AZORÍN IZQUIERDO, Francisko
1885-1975. Hispano; arkitekto, urbokonsilisto de Córdoba. Naskiĝis en Monfonte de Teruel. Antaŭ la enlanda milito li estis parlamenta deputito. Reprezentis la hispanan socialdemokratan partion en SAT-kongresoj. Verkis lernolibron (1924) kaj la gravan oklingvan vortaron Terminologio de la Arkitekturo (1932), kun 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas Esperanto. Vivis ekzile en Meksiko, kie li iĝis testamenta administranto de Lanti. Verkis ilustritan vortaron de Esperanto nur parte eldonitan.
Verkoj: Adamo kaj Eva (dramo en tri aktoj)
/Enciklopedio de Esperanto, 1934
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
![]()
|