Julio Baghy

BAGHY, Julio (Gyula). 1891-1967. Hungaro. Naskiĝis en Szeged. Aktoro, reĝisoro, verkisto, Esperanto-instruisto. Kiel junulo li studadis en aktora lernejo. Lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Esperantisto de 1911. Soldatservis en la aŭstra-hungara armeo dum la unua mondmilito. En septembro 1915 li estis kaptita de la rusa armeo kaj restis militkaptito en Siberio dum pli ol kvin jaroj. Dum la militkaptiteco li instruis Esperanton al kaptitoj kaj civiluloj. Fine de 1920 li povis reveni en Hungarion.

Baghy verkis lernolibrojn, gvidis kursojn kaj propagandis en multaj landoj, aranĝis literaturajn vesperojn. Li aktoris kaj reĝisoris en pluraj UK-j. Akademiano. Baghy iniciatis, ke la naskiĝtago de Zamenhof, aŭ la 15a de decembro, estu la tago de Esperanta libro. Estis kunfondinto, ĉefa kunredaktoro kaj ĉefa kunlaboranto de "Literatura Mondo", kunlaboranto en aliaj ĉefaj Esperanto-organoj. Lia ĉefa rolo tamen estis tiu de verkisto: Esperanta poeto, romanisto, novelisto kaj dramverkisto. Gravan rolon en liaj verkoj ludas la spertoj en Siberia kaptiteco. Esence li estas idealisma verkisto kun profunda sopiro je "homa homo". Junaĝe li verkis poemojn kaj novelojn hungare. Post malfacila periodo dum faŝismo kaj milito li reaktiviĝis en la 1950-aj jaroj kaj aktivis ĝis sia morto en 1967. Baghy estis beletristo, sed en lia ampleksa verkaro ne mankas eĉ ankoraŭ tre grava reorganiza plano pri la Movado (Publika letero 1931).

"Li aperis kiel poeto per siaj spontanaj, kolorriĉaj, formabundaj poemoj, inter kies temoj la fundamenta "homeco" kaptis vaste la publikon. Ankaŭ la prozaj verkoj prezentas vastan klavaron: de la majesta trankvilo kaj palaj paŝtelkoloroj ĝis la erupcia eksplodo, de la arkadia mildo ĝis la groteska satiro aŭ senbrida bonhumoro."
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.

"Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: 'Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo'. Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. [...] Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy."
/ Ferenc Szilágyi, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 36.

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson pri Julio Baghy.

Julio Baghy, homo homa
Homecon serĉas malespere
Kaj luktas arde kaj kolere
Kun la milito sango-voma

En nokto de Malam' fantoma
La koron portas li fajrere
Julio Baghy, homo homa
Homecon serĉas malespere

Pri ĉio misa, falsa, gnoma
Indignas li profet-severe
Sed ofte ridas ni sincere
Se ĉarmas nin per ŝerc' aroma

Julio Baghy, homo homa

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

"Kiel novelisto [...] li prezentas sin kiel batalanto por la paco uzante kelkfoje nigrajn kolorojn sed ankaŭ la pintigitan krajonon de la satiristo. Lia unua romano Viktimoj 1926 estas romano de la militkaptista vivo; la stilo konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton ke malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj personoj, oni multe ŝatas la romanon ĉar la verkisto scias la manieron kredigi al ni kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura 1930 kiu estas parte brila satiro de la socio kaj socianoj parte utopio. Liaj lastaj verkoj La teatra Korbo 1934 kaj la Verda Koro 1937 enhavas rememoraĵojn de la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto, ili donas multajn detalojn ankaŭ pri la Esperantista kariero de Julio Baghy.
/ Courtinat: Historio de Esperanto, 1964



Verkoj:
Preter la vivo (poemoj 1922; 2a eld. 1931),
Viktimoj (romano 1925; 2a eld. 1930),
Pilgrimo (poemoj 1926),
Dancu marionetoj! (noveloj 1927),
Migranta plumo (noveloj kaj poemoj 1929),
Hura! (romano 1930),
Printempo en la aŭtuno (romano 1931),
La vagabondo kantas (poemoj 1933 kaj 1937),
Verdaj donkiĥotoj (romano 1933),
Sur sanga tero (romano 1933),
La teatra korbo (skizoj 1934),
La verda koro (romaneto por komencantoj 1937),
Sonĝe sub pomarbo (lirika dramo 1958),
Koloroj (noveloj 1960).
Aŭtuna foliaro (poemaro 1965, 1970).
Ĉielarko (versaj fabeloj 1966).
En maskobalo (5 unuaktaĵoj, 1977).
Tiun ĉi ampleksan kaj en ĉiuj detaloj gravan (observu i.a. ankaŭ la dramajn verkojn) verkadon kompletigas la amuzaj kurskajeroj Nik Nek (1928) kaj Kaj Jen (1946).

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Baghy - la plej esperanta verkisto el ĉiuj


Legu poemojn de Julio Baghy:
Siberia lulkanto
Al amikino de l' iluzioj

Legu novelojn de Julio Baghy:
Kiel Mihok instruis angle
Nigra Kristnasko

Jen troviĝas verkoj de Julio Baghy.

Legu artikolon de Carlo Minnaja kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2012:
Julio Baghy, homo homa

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj