Sándor J. Bakó
BAKÓ, Sándor J. Hungaro. Spertis la gulagan vivon en Siberio. Li estis liberigita nelonge post kiam Ĥruŝĉov enoficiĝis. En 1956, okaze de la soveta armita subpremo de popola ribelo, li fuĝis el Hungario al Aŭstrio. Dum kelkaj monatoj en Aŭstria rifuĝejo li verkis novelojn en Esperanto, la kolekto Tiaj ni estas. Poste li migris al Usono kaj tie ne plu trovis tempon verki. Sándor Bakó mortis frue en la sesdekaj jaroj.Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj