Roger Bernard
|
BERNARD, Roger.
1907-1997. Franco. Lernis Esperanton en 1931. Cseh-instruisto, ĵuriano en la proza branĉo de Belartaj Konkursoj. Multe kontribuis al la kaberetoj de Schwartz en Parizo en 1933-39 kaj 1949-56. Tradukis el la franca prozon, dramojn, poezion, kanzonojn. Kontribuis al la dua eldono de Parnasa Gvidlibro (1968) per rimvortaro. Multe kunlaboris kun Waringhien kiel akademiano (1964-97) kaj sekretario de la Akademio (1964-79).
Verkoj: Apenaŭ bukedeto (1971) Tradukoj: Sartre: La naŭzo (1963) Sartre: Sen eliro. la respektema p.. (1964) Cocteau: La homa voĉo/La bela indiferentulo (1984) Guilleragues: La portugalaj leteroj (1986) Pagnol/Vildrac: Topaze/La ŝipego "Tenacity" (1960) Conterno: Unu tago post la alia (el la itala, 1982) Fournier: La granda Meaulnes (1988) Francaj kanzonoj (kun Waringhien) Pergaud: La buton-milito (1991) / Revuo Esperanto 1096. Legu poemon de Roger Bernard: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |