Gerrit Berveling

BERVELING, Gerrit 1944. Nederlandano. Naskiĝis en Vlaardingen. Instruisto pri klasikaj lingvoj kaj historio, remonstranta pastoro. Lernis Esperanton en 1972. Komencis verki Esperante en 1979. Tradukis abunde en Esperanton, ĉefe el latino, la helena kaj la nederlanda. Verkis poezion kaj prozon. Redaktoro de "Fonto" dum 1993-2006. Plurjara prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio. Redaktoro de "Monato" pri spirita vivo. Akademiano.

/Fonto 236
/Ordeno de verda plumo, 2006
/Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 2008.

Verkoj originalaj:
Tri 'stas tro (poemciklo 1987)
Trifolio : versaĵoj trilingve (1988)
Kanto pri Minotaŭro : kaj aliaj poemoj (1993)
La unuaj 25 jaroj en mia memoro (membiografio 1994)
De duopo al kvaropo (membiografio 1995)
Streĉitaj koroj (membiografio 1995)
Mia pado : tekstoj el 25 jaroj (1997)
Fadenoj de l' amo (romaneto 1998)
Ajnasemajne (romaneto "kvazaŭ taglibro" 2006)
Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio (taglibro 2008)
Odoj & aliaj poemoj (2009)
Kiu ĉi mi? (membiografio 2013)
Konciza historio de Kristanismo (2014)

Tradukoj:
Tertuliano: Apologio. (1982)
Erasmo de Roterdamo: Laŭdo de l' stulteco. (1988)
Lukianos: Lukio aŭ azeno (1988)
Seneca, Lucius Annaeus: Oktavia (teatraĵo 1989)
Warren, Hans: Ŝtono de helpo (Romano 1989)
Mulisch, Harry: Du virinoj. (Romano 1992)
La kvar evangelioj. (1992)
Sallustius Crispus, Gaius: La konspiro de Katilino. (1995)
Antologio latina. Volumo 1: Maturigo (ĉ. 250-30 a.Kr.); Volumo 2: Epoko de Augusto (31 a.Kr.-14 p.Kr.) (1998); Volumo 3: Julia-Klaŭdia dinastio (ĉ. 10-ĉ. 75 p.Kr.) (2009).
Tibulo: Elegioj (1998)
Nombroj (Biblia libro 1999)
Carmiggelt, Simon: Morgaŭ denove ni vidu (rakontoj 2002)
Duakanonaj Libroj, Volumo 1: La historiaj libroj; Volumo 2: La poeziaj kaj profetaj libroj. (2001); Volumo 3: Libroj de la Ortodoksiaj Eklezioj. (2008)
La Nova Testamento, volumo 1 (Leteroj de Paŭlo kaj lia skolo). (2004); Volumo 3 (Flanke je Jesuo: Agoj, Al la Hebreoj, malgrandaj leteroj kaj Apokalipso). (2010)
Couperus, Louis: Fatalo (Romano 2008)
Couperus, Louis: Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (rakontoj 2008)
Lang, Stephan: La talpoĉasisto (Romano 2008)
Lang, Stephan: La Transilvania Nupto (Romano 2010)
kaj aro da pliaj broŝuroj...

Trovu pli kompletan liston en Vikipedio.

Kontribuis al "La Deka logo" (2001).


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj