Lucija Borčić

BORČIĆ, Lucija. 1921. Kroatino; librotenisto kaj administranto. Esperantistiĝis en 1940, ekde 1952 tradukas al Esperanto kroatan literaturon (aperis naŭ libroformaj tradukoj de ŝi), kaj ekde 1977 verkas originale en Esperanto. Movade aktiva en Zagrebo. Instruis, prelegis, aktoris. Ŝiaj originalaj poemoj aperis en pluraj revuoj, interalie "La suda stelo", "Tempo", "Monato", "Fonto", "Literatura Foiro", "Sennacieca revuo", en la poemkolektoj Kroata Esperanta Poemaro (1991), Jubilea versgirlando kaj en propra poemaro Pulsas la viv' (2001). Verkis ampleksan Esperanto-kroatan vortaron ne publikigitan.

/ La Ondo de Esperanto 92
/Ordeno de verda plumo, 2006


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj