Marjorie Boulton

Omaĝa parolado de Baldur Ragnarsson okaze de transdono de la 6a Esperanto-Kulturpremio de Aalen al d-ro Marjorie Boulton je la 26-a de aprilo 1998 en la urbo Aalen, Germanio.

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Hodiaŭ ni omaĝas verkistinon kaj edukistinon de eksterordinaraj kvalitoj, virinon, kiu per siaj abundaj, variaj kaj arte valoraj verkoj vastigis kaj profundigis la konscion kaj la sciojn de siaj legantoj en pli multaj landoj ol kutimas ĉe verkistoj, senlacan laboranton serve al humanecaj celoj, al la kulturo de homeco, hodiaŭ ni omaĝas d-rinon Marjorie Boulton. Ankaŭ por mi havas grandan valoron ĉi tiu evento, certe ja pro tio, ke mi havas la feliĉigan okazon publike omaĝi d-rinon Boulton, sed ne malpli pro tio, ke mi ankaŭ nun havas la okazon esprimi al ŝi miajn dankojn pro ŝia fidela kaj alte valora amikeco, kiun mi ĝuis jam de jardekoj.

Antaŭ ol prezenti al vi tion, kion mi opinias la ĉefaj karakterizaĵoj de la verkaro de Marjorie Boulton,mi volas mallonge skizi ŝian biografion kaj ŝian karieron de edukisto kaj verkisto. Marjorie Boulton estas denaska brita civitano, naskita en 1924. En universitato ŝi studis anglajn lingvon kaj literaturon, ricevis diplomon kiel Bachelor of Arts en 1944, tri jarojn poste ŝi akiris la titolon Master of Arts kaj en la posta jaro diplomon kiel Bachelor of Letters. Ŝi doktoriĝis en 1976 per disertacio pri la angla romanisto Charles Reade. Post siaj universitataj studoj ŝi dum multaj jaroj okupis sin pri instruado, laste kiel direktorino de kolegio por instruistoj. Ŝi forlasis la instruistan profesion en 1970 kaj post tiam sin okupis i.a. pri literatura esplorado, prelegado, verkado kaj eduka laborado por Esperanto.

La verkista kariero de Marjorie Boulton komenciĝis en 1949, kiam ŝi havis 25 jarojn, per poemlibro en la angla lingvo. Post tio ĝis nun aperis, se mi ĝuste kalkulis 27 libroj, el kiuj elstaras ŝiaj poemlibroj en Esperanto, ŝia biografio pri d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, ŝia progresiga legolibro en Esperanto, Faktoj kaj Fantazioj, kaj ŝiaj prilingvaj kaj priliteraturaj studlibroj en la angla lingvo. Ĉi-lastaj, entute 8 volumoj, pritraktas ĉiujn literaturajn ĝenrojn, semantikon kaj lingvan uzadon per harmonia mikso de solida informado kaj inspirita humuro. Mi havas la impreson, ke tiuj ŝiaj studlibroj disvastiĝis ankaŭ ekster Britujo, almenaŭ mi povis aĉeti la plej multajn el ili en librovendejoj en Reykjavik. Ŝia Esperanta legolibro, Faktoj kaj Fantazioj, estas sendube la plej sukcesa de sia speco kaj la biografio de Zamenhof aŭtentika esplorverko vivigita per idealisma sincero. Marjorie verkis ankaŭ beletristikan studaĵon pri Julio Baghy, unu el la plej konataj Esperanto-poetoj, kelkajn drametojn kaj unu volumon de noveloj. Ŝiaj prelegoj, faritaj en la kadro de universalaj kongresoj de Esperanto kaj diversloke dum vojaĝoj, estas multnombraj kaj variaj kaj ofte bazitaj sur seriozaj esploroj; ili atendas kolektan eldonon. Kaj, kiel atendeble, Marjorie okupis sin ankaŭ pri tradukoj, i.a. ŝi tradukis la malnov-anglan poemon Perlo en Esperanton; tiu traduko, kiun ŝi opinias sia plej bona traduko, ankoraŭ atendas eldonon.. Ĉi tiu rapida elnombrado de verkoj neniel finas la liston, ankaŭ estas menciindaj diversaj enkondukoj por literatuaj verkoj, iuj el ili longaj, erudiciaj eseoj, kaj multnombraj diversaj verketoj aperintaj dum jardekoj en Esperantaj revuoj.

Mi jam atentigis nerekte pri tio, ke la verkoj de Marjorie Boulton atestas pri du ĉefaj tendencoj de sia kreopovo: la poeziema kaj la edukema. Tion oni ofte trovas ĉe elstaraj verkistoj. Mi menciu ekzemple nur du mondfamajn verkistojn: T. S. Eliot kaj Robert Graves. Ambaŭ estis unuarangaj poetoj kaj erudiciuloj, kiuj verkis eseojn kaj librojn kun edukaj celoj. Tamen estas tiel, ke la artaj, belliteraturaj verkoj ĉiam havas la unuan lokon en la menso, kiam oni pensas pri tiaj multflankaj verkistoj. Kaj tiel estas ankaŭ en la kazo de Marjorie Boulton. Mi tial volas aparte akcenti ŝian poezion, precipe kiel ĝi manifestiĝas en ŝiaj du grandaj poemlibroj en Esperanto, Kontralte kaj Eroj.

Kiujn kriteriojn oni povas uzi por nomi poeton granda poeto? En unu el siaj kritikaj eseoj T. S. Eliot elnomas tri kvalitojn laŭ li uzeblajn por tia taskado: abundecon, variecon kaj kompletan kompetentecon. Tiu triobla kriterio havas la avantaĝon, ke ĝi estas konkreta; la abundeco estas mezurebla, la varieco klasigebla, la kompetentco taksebla per poetikaj kaj lingvistikaj rimedoj. Certe estas grandskalaj tiuj kvalitoj, tiom grandskalaj, ke oni nepre rilatigas ilin al la abundeco kaj varieco de la homa vivo mem kaj al ties medio. Kaj se ambaŭ ĉi tiuj, la homa vivo kaj ties medio, estas priskribitaj kaj interpretitaj per kompetenta arto, oni ja estas preta agnoski la veron de tia kriterio en la aprecado de poeto kaj ties verkoj. Poeto de tiaj kvalitoj meritas senrezervan lokon sur la firma tereno de malefemerro. Kaj tie havas lokon, precize pro la menciitaj kvalitoj, la poeto, kiun ni omaĝas hodiaŭ, Marjorie Boulton.

En sia unua poemo en Esperanto, Marborda ŝtono, verkita en 1951, Marjorie, la poetino, tiam 27-jara junulino, priskribas sian iradon sur marbordo en mizera anima stato, kiel okazas ja ne malofte en junaj vivoj. Ŝi hazarde rimarkas ovoforman ŝtonon inter la rokoj kaj ĝin prenas, la ŝtono viviĝas en ŝia mano, kaj pro ia mistera procezo ŝi sentas strangan bruon de "estonta fido", de "espero nova". La juna poetino sentas transformiĝon en sia animo, transformiĝon el mizero al fido, precize tian transformiĝon sur tiu stadio en sia vivo, kiam ŝi decidis fordoni sin al arta kreado en la intrnacia lingvo, Esperanto. Tiu transformiĝo portis en si kreskigan forton kiu rapide produktis abundajn kaj variajn fruktojn: kvar jarojn poste aperis ŝia unua poemaro en Esperanto, Kontralte, ampleksanta ne malpli ol 273 paĝojn da poemoj, poemoj eksterordinaraj en la Esperanta literaturo, poemoj de virineco en la plej profunda senco, poemoj, kiu vekus furoran reagon eĉ nun, se tiaj aperus en vaste konata nacia lingvo. Pasis ankoraŭ kvar jaroj, tiam sekvis nova poemaro, simple titolita Eroj, ĉi tiu ampleksanta 349 paĝojn da poemoj, poemoj de plua evoluo de la poezia kreopovo de la poetino, poemoj esplorantaj novajn, pli vastajn temojn sur granda skalo. La fido, kiun simbole vekis la magia marborda ŝtono de juneco, ne estis ia efemera iluzio, ĝi pruviĝis la fakta vero mem.

Ĉi-punkte mi menciu, ke antaŭ tio Marjorie Boulton jam verkis poemojn en sia gepatra lingvo, la angla. Sed estas fortaj indikoj pri tio, ke estis Esperanto, kiu plene malfermis la fonton de ŝia kreopovo. Tion mi emas rigardi kiel ateston pri tio, ke Esperanto havas, almenaŭ por nature kreemaj poetoj, ian anim-liberigan potencon, iafoje pli facile elvokeblan kaj ekspluateblan ol ĉe lingvoj sub la egido de jarcentolongaj trandicioj.

Intense persona estas la poezio de Marjorie. Plejparte. Tion ŝi mem akcentas en siaj enkondukaj vortoj al sia dua granda poemaro, Eroj. Ŝi sugestas tie, ke ŝiaj poemoj havas "kaj la mankojn kaj la meritojn de draste subjektiva arto." Supozeble ŝi pravas, sed mi ŝatus pli akcenti la meritojn, tiujn meritojn, kiujn havas intime sincera, vortarta esprimado de sentoj samtempe personaj kaj komunhomj. Sed la temaro de Marjorie Boulton havas ankaŭ objektivan koncernon. Jam ŝia unua poemaro havas fenestron al la mondo, fenestron vaste malfermitan, kie akraj observoj iras man-en-mane kun varma humanca kunsentemo. Tian kombinon fakte atestas ĉiuj ŝiaj libroj, eĉ ŝiaj anglalingvaj studlibroj, kie komprenemo kaj humuro ĉiam akompanas objektive utilajn konsilojn. Ĉar Marjorie Boulton neniam sin esprimas unudimensie. Jam en la komenco de ŝia kariero kiel poeto en Esperanto ŝi komscie parolis pri sia "triopa memo": la profesia, la virina kaj la poeta. Ĉiuj havas sian rolon: la profesia memo pensas, la virina memo sentas, la poeta memo observas kaj komentas. Oni povus supozi, ke tia disdivido de roloj sufiĉus por garantii kontentigajn kaj ekvilibrajn rezultojn. Kaj tiel ja fakte estas. Tamen, mi emas rigardi la kreadan procezon ĉe nia poetino tra la jardekoj sur eĉ pli alta nivelo, kiel konstantan efikadon de sintezaj fortoj objektivaj kaj subjektivaj, celantaj integriĝon de perceptoj kaj konceptoj por subteni la dignon de homo. Ĉar Marjorie Boulton, en sia poezio, esprimas sin ne unudimensie, nek plurdimensie en ia geometria senco, ŝi esprimas sin en la maniero de esploranto de terenoj ofte nur supraĵe konataj, terenoj, kiuj atendas ĉiam pli profundan elkonigon por povi finfine aperi en tutaĵa pleno.

Hodiaŭ la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen dediĉas la 6-an Esperanto-Kulturpremion de Aalen al d-rino Marjorie Boulton. La celo de la fondaĵo estas stimulado de internaciaj kompreniloj. Marjorie Boulton meritas tian agnoskon en la plej nobla senco. Ŝi dediĉis plene kaj senkondiĉe siajn kreajn fortojn al tiu gravega tasko: akcelo de internacia kompreno per elstaraj kaj efikaj verkoj en la internacia lingvo Esperanto kaj per sia senlaca eduka laborado serve al la progreso de tiu lingvo. Mi diris "efikaj verkoj", ĉar la poeziaj verkoj de Marjorie ne apartenas al tiuj, kiuj kuŝas neglektitaj sur librobretoj, sed estas elĉerpe legataj kaj ĝuataj, ili daŭre ludas aktivan rolon en la konscio de ĉiuj novaj legantoj, ili ne perdas sian aktualecon en la pasado de la tempo, ĉar ili havas senbaran aliron al pensoj kaj emocioj komune homaj. Ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne legis ŝiajn librojn, povas ĝoji: ilin atendas spertoj, kiuj havos por ili gravan validon. Kaj por ni ĉiuj estas tiu espero, ke Marjorie Boulton daŭrigos sian verkistan vivovojon ankoraŭ dum multaj fruktodonaj jaroj.

Mi esprimas al nia hodiaŭa premiito miajn elkore varmajn gratulojn kaj dankojn pro ŝiaj valoraj donacoj al siaj kunhomoj.

Baldur Ragnarsson, Islando