Peter E. Browne

BROWNE, Peter Edward. Pseŭd. Petro Braŭn, Nigra Urso. 1957. Usonano; profesoro pri filozofio kaj beletro. Naskiĝis en El Paso, Teksaso. Kreskis plurloke en Usono: Konektikuto, Oregono, Montano. Lernis Esperanton en 1979. De 1991 verkas poezion, rakontojn, eseojn, recenzojn en Esperanto. Kunlaboranto de "Fonto", "Esperanto", "La Gazeto", "La Kancerkliniko", "La Ondo de Esperanto". Parolas kaj verkas flue en la angla, Esperanto, kaj la hispana. Instruas la hispanan universitate jam de 20 jaroj. Doktoriĝis pri hispana beletro en 1991 (Lincoln, Nebraska). De 1993 docentas en la Universitato de Teksaso-PanAmerika, proksime de la Usona-Meksikia landlimo. Poemoj liaj abunde aperas en Fonto, La Gazeto kaj La KancerKliniko.

/ La Ondo de Esperanto 92 / Fonto 292
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Amerika skizlibro (Rakontoj 1996)
Vagabonde (Poemaro 1998)
Trilingva landlim' / Frontera trilingüe / Trilingual Borderland (Poemaro 2005)
Meksika etoso (Poemaro en Eo kun ĉinaj tradukoj 2008)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj