
Hindrik Jan Bulthuis
BULTHUIS, Hindrik Jan.
1865-1945. Nederlandano; doganoficisto. Naskiĝis en Warfum, Groningen. Junaĝe lernis kaj instruis volapukon. Esperantisto de 1901. Multe korespondis kun alilandaj esperantistoj, multe apropagandis, gvidis kursojn. Lingva Komitatano de 1910. Kiel emerito (post 1924) laboris nur por Esperanto, interalie kiel originala romanisto, tradukisto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj. Eldonigis inter 1907 kaj 1934 35 librojn kaj broŝurojn.
"La stilo-lingvaĵo de Bulthuis estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al "impresionisma" eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia 'evoluiganto' de nia lingvo."
/R. Banham, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 76.
Verkoj:
Neniam estas pli bone ol malfrue (tradukita komedio, 1905);
La du ŝipoj (originala poemaro, 1909)
Malriĉa en spirito (originala dramo, 1922)
Idoj de Orfeo (originala romano, 1923)
Jozef kaj la edzino de Potifar (originala romano, 1926)
La vila mano (originala romano, 1928)
Inferio (originala romano, 1938)
La Malgranda Johano (traduko, 1926)
Jane Eyre (traduko, 1930)
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj