Josef Burger
BURGER, Josef.
1881-1970. Sarlandano; karbministo. Lernis Esperanton en 1913. Abunde aperigis originalajn poemojn, precipe en laboristaj kaj SAT-gazetoj. Verkis kaj memeldonis germanlingvan lernolibron por infanoj (1926). En 1933 forlasis Germanujon. Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987). /William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj Noveloj/rakontoj - Poemaroj |