Timothy Brian Carr

CARR, Timothy Brian. 1943. Anglo; bibliotekisto. Naskiĝis en la nordangla urbo Crewe. Esperantisto de 1969. Lernis la lingvon post vizito al Ĉeĥoslovakio, kie li konsciiĝis pri la lingva problemo. Komencis verki poemojn en 1981. Kontribuis al "Fonto" per originalaj poemoj kaj tradukoj el la lingvoj okcitana, hispana kaj franca. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj kaj Internaciaj Floraj Ludoj.
Verkoj:
Sur Parnaso (poemaro 1998)
Yvonne. Sonetoj malsekretaj (poemaro 2009)
Bukedo por Heba. Poemoj nepre ne mojosaj (poemaro 2020)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj - Poemaroj