Sylla Chaves
|
CHAVES, Sylla.
1929. Brazilano. Lernis Esperanton en la 1930-aj jaroj, aktiviĝis en la brazila movado en 1947. Prezidanto de BEL 1978-82. Magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, kibernetikan pedagogion en Paderborn (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN, en Novjorko, kaj de Unesko, en Parizo. Tiam li regule partoprenis en la Esperanta kabareto de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj Belartaj Konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Verkas poezion, kantojn, bildvortaron kaj instrumaterialon. Aperis 11 diskoj kaj 15 kasedojh kun liaj kantoj. Akademiano dum 1986-1995. /William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Verkoj: Legu poemojn de Sylla Chaves: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj Noveloj/rakontoj - Poemaroj |
![]()
|