Cibulevskij, Dmitro Miĥajloviĉ

CIBULEVSKIJ, Dmitro Miĥajloviĉ. 1946. Ukrainiano; konstruinĝeniero, instruisto. Lernis Esperanton en 1963. Estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj 1979-89. Bicikle travojaĝis la iaman Sovetunion. Verkis pri biciklado kaj pri la Sovetia Esperantomovado. Liaj rakontoj aperas en "Monato" kaj aliaj revuoj.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Literaturaj provoj (poemoj kaj prozaĵoj, 1999)
Literaturaj provoj 2 (poemoj kaj prozaĵoj, 2001)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj