Clelia Conterno Guglielminetti

CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia. 1915-1984. Italino; doktoro pri beletristiko; profesorino en alt- kaj mezlernejoj. Esperantisto de 1934. Kunredaktorino de "l'Esperanto" kaj "Rivista Italiana di Esperanto". Verkistino ankaŭ en la itala lingvo. Kunlaboris en multaj gazetoj, inkluzive de "La Pirato". Dufoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj; premiito ankaŭ en itala konkurso. Postenoj en la itala movado. Akademiano. Reviziis, komentis kaj pretigis la unuan (1964) kaj duan (1980) eldonojn de La dia komedio de Dante, tradukita de G. Peterlongo. Dufoje prelegis en ISU. Ŝia ĉefa trajto estas la sprita satiremo, konvinkemo, vervo, kiu tre malofte mistrafas.
Verkoj:
Eta vivo (poemaro, 1959)
Unu tago post la alia (traduko, 1982)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.

Ŝiaj verkoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).

Legu poemojn de Clelia Conterno Guglielminetti:
Marto 1945
Vivo perdita
Vivo retrovita

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj - Poemaroj