Cezaro Rossetti

ROSSETTI, Cezaro. 1901-1950. Skoto el familio de itallingvaj svisoj. Naskiĝis en Glasgovo. Edukiĝis kiel restoraciestro en Bombajo. Laboris interalie butike kaj kiel foira vendisto. Kun la frato Reto li lernis Esperanton en 1928, en la laborista movado, kaj la fratoj kutimis interparoli Esperante. Cezaro estis tre talenta buŝa rakontanto, kaj Reto persvadis lin surpaperigi Esperante siajn anekdotojn kaj memorojn. Rezultis la romano
Kredu min, sinjorino! (1950), tradukita en plurajn naciajn lingvojn.

/Reto Rossetti en Literatura Foiro 136
/Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, 2002


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Fratoj Rossetti: Sperto saĝon akrigas


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj