Oleg Ĉajka (Oĉjo Dadaev)
ĈAJKA, Oleg (DADAEV, Oĉjo)
1973. En 2003 pro edziĝo prenis la familian nomon Ĉajka. Duonarmeno-duonpolo, naskiĝis en
rusparolanta familio en Bakuo (Azerbajĝano). En 1990 li rifuĝis kun la familio al Ukrainio kaj de 1995 loĝas en
Moskvo. Lernis Esperanton aŭtodidakte en 1987. En 1989 li komencis verki kaj traduki poemojn kaj
kantojn. Proprajn, sed ne nur proprajn, kantojn li mem plenumas. Kelkaj
liaj poeziaj tekstoj ekzistas paralele en Esperanto kaj la rusa.
Instruis Esperanton, partoprenis en organizado de
esperantistaj renkontiĝoj, interalie du Rusiaj IJK-oj. Aktivis en SEJM. Relanĉis kaj kontribuis al "Cerbe kaj kore". Patro de tri denaskuloj.
/Nikolao Gudskov, 2002. /Propra ttt-paĝo /Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.
Legu poemciklon "25". Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|