Aleksandro Dambrauskas (Dombrowski)

DAMBRAUSKAS, Aleksandro (DOMBROWSKI) (pseŭdonime A. Jakštas) 1860-1938. Litovo; prelato, profesoro. Naskiĝis en Kuroniai. Ekzilita en 1889-95 de la rusa cara registaro. De 1907 prezidanto de katolika libroeldona societo kaj redaktoro de diversaj revuoj. Multaj verkoj en lingvoj litova, pola, rusa, latina kaj Esperanto.
Kiel studento en la Petrograda Pastra Akademio en 1887 li eksciis pri la apero de Esperanto kaj tuj skribis al Zamenhof poŝtkarton kun promeso tuj lerni Esperanton. Semajnon post la ricevo de la unua libro li skribis al Zamenhof sian unuan poŝtkarton en Esperanto (sen eraroj). Ano de la Lingva Komitato. Prezidanto de LEA, redaktoro de Litova Stelo. Verkis la unuan litovan lernolibron en 1890. Multaj artikoloj en diversaj Esperantaj gazetoj. Verkis du matematikajn libretojn (1905-06). Kunlaboranto de Litova Almanako (1923).
Verkoj:
Versaĵareto (1905)
Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj (1908)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj