Leendert Deij

DEIJ, Leendert Cornelis (Leen). 1919-2011. Nederlandano; kampara, havena kaj fabrika laboristo, maristo, havenfaka instruisto, personara vicĉefo. Esperantisto de 1935. Aktivulo de la laborista Esperantomovado. Gvidis kursojn. Verkis himnojn de SAT kaj la Civito. Aperigis poemojn, artikolojn kaj recenzojn en "Malgranda Revuo", "Heroldo", "Literatura Foiro" k.a.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Fragmentoj (poemoj 1988)
Aminda (romano 1997)
Infaneske (infanrimaĵoj 1997)

Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj