Reina de Jong

DE JONG-BEUKERS, Reina. 1922-2007. Nederlandanino; dommastrino, antaŭe instruistino en elementa lernejo. Naskiĝis en Hago. Esperantisto de 1973. Komencis verki originalan E-poezion en 1974, inspirite de "La Infana Raso" de Auld. Multfoje premiita en literaturaj konkursoj 1975-81, interalie en la Belartaj Konkursoj. Kunlaboris kun "Fonto", "Heroldo", "La Kancerkliniko" k.a. revuoj. Tradukis prozon.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Fonto 33.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Divershumore (originalaj poemoj, 1980)
Facetoj (poemoj, 1984)
Bukedo de esperantistoj (poemoj, 1986)
Nordmara duopo (kun Albert Goodheir, poemoj, 1994)
Suno kaj ombroj (poemoj, 2002)
Jacob Maris: : En senvoja sovaĝejo (tradukitaj poemoj, 1979)
F. van Eeden: La malgranda Johano (traduko 1986)
Henriette van Eyk: Gabrielo : historio de maldika vireto (traduko 1990)

Ŝiaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj