Georgo Deŝkin
|
DEŜKIN, Georgij Fjodoroviĉ.
1891-1967. Ruso; oficisto. Naskiĝis en Vilno. Esperantisto de 1908. Kunfondis Vilnan Esperanto-societon. Verkis poemojn ankaŭ en la rusa lingvo. Kontribuis per originalaj poemoj al la Esperanta gazetaro.
"Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta bonstilo, simpleco kaj melodio. La temaron de Deŝkin limigas tamen la nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de rusa revolucio tia temaro ne multe harmonias kun la epoko kaj do Deŝkin jam delonge nenion plu verkis." /N. Nekrasov, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 107 Ekde 1921 ĝis
1938 loĝis en Moskvo. En 1938, dum stalinaj reprezalioj kontraŭ
esperantistoj, li estis arestita kaj kondamnita kiel angla spiono al ok
jaroj da mallibero, kiujn sekvis jaroj de ekzilo. Post rehonorigo en 1955 li
ekloĝis en Miĉurinsk, apud kiu en invalida domo en 1967 Deŝkin mortis.
Lia verkado disfalas je tri apartaj periodoj: juneco - 1909-1922 (kiam li
verkis ruse kaj esprante - cetere, ruse li eldonis du poemkolektojn), 1938
(kiam li verkis ruse en malliberejo) kaj periodo de lastaj vivojaroj, kiam
aperis multaj liaj novaj poemoj en Esperanto.
Legu poemojn kaj biografion de Georgo Deŝkin: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |