Artur Domènech i Mas

DOMÈNECH I MAS, Artur. 1878-1936. Kataluno; librotenisto, profesoro de la latina lingvo. Naskiĝis en Barcelono. Kunredaktoro de sindikatistaj ĵurnaloj. Esperantisto de 1914; tri monatojn poste li gajnis la naturan floron dum la Internaciaj Floraj Ludoj. Prezidanto kaj sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj; sekretario de Kataluna E-Federacio. Redaktoro de "Kataluna Esperantisto". Gvidis kursojn, prelegis, verkis propagandajn artikolojn. Kunlaboranto de "Kataluna Antologio", 1925.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 110
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Poemoj (1937)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj