Hilda Dresen

DRESEN, Hilda. Pseŭdonime "Hido". 1896-1981. Estonino; radiotelegrafistino. Naskiĝis en Kolga, Harjumaa. Lernis Esperanton en 1913. Kunlaboranto de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "Norda prismo" k.a. Ekde 1922 multe tradukis poezion el la estona, rusa kaj germana lingvoj. Poemoj en Dekdu poetoj (1934). Kunlaboris por "Estona Antologio I", 1932.


/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 112

/Ordeno de verda plumo, 2006


"Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ek-ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo." Totsche, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 112
Verkoj:
Marie Under: Elektitaj versaĵoj (tradukita poezio, 1929)
Horizontoj (tradukita poezio, 1931)
Estonaj kantoj (kunlaboranto, 1931)
Estona antologio (kunlaboranto, 1932)
Norda naturo (originala poemaro, 1967)
Ŝippereo (kuntradukinto, 1968)
Kalevipoeg (traduko, 1975)
Estona soveta poezio (traduko, 1977)
Lumo de orienta Eŭropo (kuntradukinto, 1978)
Al abelujo ĝi flugas (traduko, 1980)

Ŝiaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).


Legu poemojn de Hilda Dresen: el la libro Dekdu Poetoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - DramojNoveloj/rakontoj - Poemaroj