Friedrich Wilhelm Ellersiek

ELLERSIEK, Friedrich Wilhelm. (pseŭdonime Argus, Eko k.a.) 1880-1959. Germano; eldonisto kaj redaktoro. Naskiĝis en Calvörde. Esperantisto de 1907. Ĉefe Esperanta eldonisto de 1909. Redaktoro de "Germana Esperantisto" kaj "Esperanta Praktiko". Ano de la Lingva Komitato. Ĉefo de vojaĝoficejo; uzis Esperanton por aranĝi karavanojn al UK. Publikigis multajn originalajn artikolojn, tradukaĵojn, "babiladojn" en siaj gazetoj.

Ellersiek, - la Praktikon gvidas
Kaj krome ankaŭ karavanon
Plej ame vartas ĉiun anon
Kiu nur sin al li konfidas

Krom ŝercoj, kiujn ĉiu ridas
Prizorgas trajnon, loĝon, panon
Ellersiek, - la Praktikon gvidas
Kaj krome ankaŭ karavanon

Kaj se li fine hejme sidas
Li plumon kaptas en la manon
Verkis eĉ detektiv-romanon
Sed pst, sekreton mi perfidas...

Ellersiek, - la Praktikon gvidas.

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.


Verko (sub pseŭdonimo Argus):
Pro kio? (krimromano, 1920)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj