HRYNKIEWICZ, Adam, plumnomo: Ergoto de Bonaero. Aliaj pseŭdonimoj: Diego Selso, Adam Rink.
1931. Argentinano. Naskiĝis en Bonaero (Buenos Aires). Aŭtodidakte lernis Esperanton en 1959.
Multe verkis kaj polemikadis en E-revuoj ghis 1994, kiam li emeritiĝis
kaj ĉesis aktivi en la Esperanto-movado. En 1970 li gajnis premion 'NovaTalento' en la Belartaj Konkursoj de UEA.
Dum unu jaro - post vojaĝo en Europo - en 1967 li restis en Londono por
labori en la oficejo de la Brita E-Asocio. Multe verkis por The British Esperantist
sub la plumnomo Adam Rink.
Multon eldonis en sia ARGENTINA E-INSTITUTO. En: "Ekflorado ĉe Plata Rivero"
(Argentina Esperanto-Instituto 1974) li donis ĉefajn informojn pri argentinaj E-verkistoj.
En "Originala romanaro en Esperanto" (1968) li traktis E-romanojn dum 80 jaroj - ĝis 1986. Aperigis rakontojn en pluraj revuoj. Verkis lernilojn. Premiita en la Belartaj Konkursoj.
/Retmesaĝo de R. Sartor.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
La Ergoto de Ergoto (poemaro)
Kantetoj karnavalparadaj (1985)
Ergotado, versumado (pensoj 1989)
Tambur-eĥo (versaĵetoj 1989)
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj
– Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |