Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko

EROŜENKO, Vasilij Jakovleviĉ. 1890-1952. Ruso; instruisto. Esperantisto de 1908-10. Naskiĝis en vilaĝeto Obuĥovka, Kurska gubernio. Blindulo ekde sia kvina jaro. Ekverkis poemojn kaj fabelojn infanaĝe en blindullernejo. Laboris kiel restoracia muzikisto. De 1912 ĝis 1914 vivis en Britio. Multe vojaĝis kaj instruis en multaj landoj de Azio kaj Eŭropo. Longtempe loĝis en Japanujo, studis japanan kuracmasaĝon. Fondis blindulan lernejon en Siamo. Pro politikaj kaŭzoj li estis malliberigita kaj elpelita unue el Hindio, poste en 1921 el Japanio. Dum la jaroj en Japanio li verkis rakontojn japanlingve. En 1922 li prelegis pri rusa literaturo en universitato de Pekino, kie Laŭlum interpretis liajn prelegojn. Poste li revenis en Sovetunion. Liaj rakontoj aperis ankaŭ japane, ĉine, ruse kaj ukraine.

"La verkoj de Eroŝenko ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo."
Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 122.

Verkoj:
Ĝemo de unu soleca animo (1923)
Turo por fali (1923)
Rakontoj de velkinta folio (1923)
Rakontoj de Eroŝenko (1970)
Lumo kaj ombro (1979)
La tundro ĝemas (rakontoj, 1980)
Malvasta kaĝo (tradukita de Miyamoto Masao, 1981)
Stranga kato (rakontoj el la japana, 1983)
El vivo de la ĉukĉoj (1992)
La kruĉo de saĝeco (1995)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 122

/Ordeno de verda plumo, 2006


Legu rakontojn de Vasilij Eroŝenko:
El la vivo de ĉukĉoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj