Jan Fethke (Jean Forge)

FORGE, Jean. Verkista nomo de Jan FETHKE. 1903-1980. Pollandano, de 1960 vivis en Okcidenta Berlino. Naskiĝis en Oppeln, nuna Opole, en tiama Germanio. Dulingva pole-germane. Filmreĝisoro kaj scenaristo ĉe UFA, i.a. kun Fritz Lang. Esperantisto de 1919. Unu el tri Esperante aktivaj fratoj. Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara. Post la gimnaziaj studoj dum kelkaj monatoj li kunredaktis "Esperanto Triumfonta". Gvidis Cseh-kursojn en Svedio, Germanio, Ĉeĥio k.a. landoj. Plurfoje enkarcerigita kaj de nazioj kaj de komunistoj. Komence de la tridekaj jaroj varbis la afrikanon Kola Ajayi por Esperanto.

Eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza kono de la efektoj. Du el liaj romanoj estis tradukitaj en plurajn naciajn lingvojn. Kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj multaj aliaj gazetoj.

Sur lia Mr Tot aĉetas mil okulojn parte baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang La mil okuloj de D-ro Mabuse (1960). Produktis esperantlingve dublitan version de la germana filmo Morgaŭ komenciĝos la vivo (1934) kaj reĝisoris multajn german- kaj pollingvajn filmojn. Komisie de la pola kulturministerio faris la filmon Verda stelo super Varsovio pri la 44-a UK en 1959. Verkis entute pli ol 50 filmscenarojn, i.a. por la mutfilmaj klasikaĵoj Transe de la strato kaj La vojaĝo de panjo Krause en la feliĉon (ambaŭ 1929).

Verkoj:
Der ausgestopfte Papagei (La pajloŝtopita papago) (germanlingva krimromano, 1921)
Abismoj (romano 1923)
Saltego trans jarmiloj (romano 1924),
Mr. Tot aĉetas mil okulojn (romano 1931, germanlingve 1932)
La verda raketo (noveloj 1961).
Mia verda breviero (noveloj kaj aŭtobiografiaĵoj 1974)


/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/Don Harlow: The Esperanto Book.
/Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, 2002.
/Gerd Bussing, 2002.



Jean Forge - Tekniko kaj Rapid'
Moderna vibro, aŭto, kino,
Abismoj de la homa sino:
Vi legos ĝin en unu sid'.

Mister Tot ŝtelas kun avid'
Sekretojn de la hom-destino:
Jean Forge - Tekniko kaj Rapid'
Moderna vibro, aŭto, kino,

Ĝis temp' de Nero li sen brid'
Flugigas nin per Co-maŝino,
Kaj pro l' groteska temo-ŝpino
Eksplodas ni en laŭta rid'...

Jean Forge - Tekniko kaj Rapid'.

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.


Legu novelon de Jean Forge:
Ses leteroj

Spektu skeĉan adapton de la prozaĵo "Ses leteroj" de Jean Forge, ludatan de Katja Kapitonova, Juan Trenado kaj Raúl Salinas, en la spektaklo "Vivu la Teatro" de Miguel Fernández, prezentita en la kadro de la 73a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 18a Andaluzia E-Kongreso en majo de 2014.


Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj