Jan Filip

FILIP, Jan. 1911-1971. Ĉeĥo; sacerdoto, profesoro, verkisto. Doktoro de teologio. Naskiĝis en Přibyslav. Esperantisto de 1922. Jam kiel 13-jarulo verkis Esperanto-kurson en pluraj gazetoj. Fondis Esperanto-rondetojn. Artikoloj, poemoj en pluraj Esperanto-gazetoj. Verkis du teatraĵojn: Fino de la Mondo, La Turo inter Nuboj. Kompilis kaj parte tradukis kantareton (1929), kaj (kun sia frato Karel) verkis grandan Esperanto-ĉeĥan vortaron (1930). Liaj poemoj aperis en diversaj gazetoj. Verkis teatraĵojn ankaŭ en la ĉeĥa.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verko:
Fino de la mondo (dramo, 1937)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj