Lina Gabrielli

GABRIELLI, Lina. 1930-2016. Italino; ĵurnalisto-eldonisto, doktoro pri ekonomiko. Esperantisto de 1955. Gvidis multajn E-kursojn; redaktoro de "Voce del Centro E-ista Piceno". Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA, 1973. Ekde 1975 eldonisto sub la marko "Plejado", kiu eldonis plurajn dekojn da libroj. Verkis biografiojn itale, poemojn kaj rakontojn Esperante.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La kombilo (rakonto, 1962)
Bill kaj lazuraj okuloj (kun Atus Goldoni, rakonto, 1964)
Karnavalo (noveloj, 1973)
Ni devas vivi (poemaro kun Kjell Wallraamoen, 1975)
Vivendo (poemoj, 1979)
Nuancoj (poemoj kun Kazimierz Szczurek, 1980)
La ĝardeno de la urbestro (noveloj, 1978)
Lernolibro pri Sankta Rita : la 15 ĵaŭdoj (preĝoj, 1995)

Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010).

Legu la novelon La granda skandalo.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj