Gbeglo Koffi

GBEGLO Koffi. 1957. Togolandano; instruisto pri matematiko. Lernis Esperanton en la 1980aj jaroj. Aktivulo de la Togolanda Esperanto-movado, redaktoro de ĝia bulteno "Alvoko". Estrarano de UEA 1998-2004. Verkis rakontojn pri sia hejma medio, pri konfliktoj inter tradicio kaj moderno, vilaĝo kaj urbo. Verkis ankaŭ lernilojn. Kontribuis artikole kaj rakonte al "Kontakto", "Monato" k.a. Akademiano de 2004.
Verkoj:
Mi vizitis grandan urbon (rakonto, 1989)
De vilaĝo al ĉefurbo (membiografia rakonto, 1993)
Kaj kio poste? (membiografia rakonto, 1994)

Kontribuis al "Mondoj" (2001) kaj "Vizaĝoj" (2010).

/ Revuo Esperanto.

Legu poemon de Gbeglo Koffi.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj