Marinko Gjivoje (Ĝivoje)

GJIVOJE (ĜIVOJE), Marinko.
1919-1982. Pseŭdonimoj: Mara Inko, Verda Kareso. Kroato; redaktoro, publicisto. Naskiĝis en Korčula sur la samnoma insulo. Lernis Esperanton en la jaro 1936 kiel gimnaziano en Dubrovnik. Studis agronomion kaj arkeologion en Zagreb. En la jaroj 1955-1961 postenis ĉe Jugoslavia Esperanto-Federacio en Ljubljana. Post tio laboris en Zagreb ĉe Fervojdirekcio kiel ĵurnalisto en la redakcio de "Željezničar" ĝis emeritiĝo en 1978. Ekde 1945 aktiva en Esperanto-societo "Bude Borjan" en Zagreb. En la jaroj 1950-1957 ĉefredaktoris "La Suda Stelo", de 1957 ĝis 1960 "Jugoslavia Esperantisto". Redaktis ankaŭ la gazetojn "Jugoslavia Fervojisto" (1963-1964) kaj "Scienca Revuo". De 1953 ĝis 1973 gvidanto de gazetaraj servoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto. Komitatano de Jugoslavia Esperanto-Federacio, sekretario de Kroatia kaj Slovenia Esperanto-Ligoj. Multaj artikoloj, recenzoj ktp. en nacilingvaj kaj Esperantaj gazetoj kaj revuoj, ("Geografia Revuo", "Kajeroj", "Homo kaj Kosmo", "Voĉo", "Monato" k.a.). Pluraj studoj pri propraj fakaj esploroj en nacilingvaj revuoj. Sian grandan Esperanto-bibliotekon kaj dokumentaron li postlasis al la Universitata biblioteko en Zagreb. Lia biblioteko nur post pli ol 15 jaroj trovis sian lokon en la Universitata biblioteko.

Verkoj:

"Rečnik esperantsko-srpskohrvatsko" (1959)
"Bibliografio de beletraj tradukoj de jugoslaviaj verkistoj en la Esperanta gazetaro" (1964)
"Historio de Esperanto-movado en Jugoslavio" (1965)
"Sekretoj de la marestaĵoj" (kun Petar Giunio, 1960)
"Rječnik hrvatskosrpsko-esperantski" (1966)
"Koncizaj biografioj de jugoslaviaj esperantistoj" (1968)
"Esperantonimoj " (1973)
"Interesa arkeologio" (1973)
"Biografioj de pli elstaraj jugoslaviaj fervojistoj esperantistoj" (1975)
"Panoramo super la Esperanta literaturo" (1979)
"Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj" (1980)
"Reeĥoj, jugoslavia poemaro" (1961)
"La paperoj de d-ro Ante Ramljak" (1973)
"Gassi Marin vizitas sian hejmon - la mondon" (1973)
"Honore al ili" (memorlibro pri falintaj esperantistoj 1941-1945, Zagreb, 1976)
"Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj" (1985)

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj